Barack Obama denove elektita prezidento de Usono
Verkita de Radenko Milošević   
08/11/2012

obama.jpgEn la ĵus finiĝintaj balotoj por prezidento de Usono, verŝajne la plej forta ŝtato de la mondo, venkis la ĝisnuna prezidento Barack Obama, kiu gvidos la ŝtaton dum ankoraŭ unu kvarjara mandato. Li enkondukis ĝeneralan sanprotekton por pli ol kvardek milionoj da loĝantoj, laŭ la maniero kiel ĝi estas organizita en la malnova kontineto Eŭropo. En sia unua kandidatkampanjo li uzis ankaŭ Esperanton. Jen la gratula retmesaĝo kiun la prezidanto de UZE sendis al li:

Estimata s-ro Obama, Prezidento de Usono,
Estimataj ŝtatanoj de Usono,

Je la nomo de ĉiuj zagrebaj esperantistoj kaj je mia propra nomo, al Vi persone, al viaj familianoj, al la tuta ŝtata registaro kaj administracio kaj al la popolo usona, mi elkore gratulas vian venkon ĉe la ŝtataj elektoj. Ni deziras ĉion la plej bonan al vi ĉiuj por bonfarto de via lando kaj la tuta mondo kaj ĝia loĝantaro.

Pacon, fratecon kaj sanon!
Elkoran saluton, altestime

Mag. Radenko Miloševiĉ el Zagrebo, la ĉefurbo de Kroatio