Malfermita Hotelo "Esperanto" en Bjalistoko
Verkita de Josip Pleadin   
10/11/2012
hotelesperanto.jpgĈu io povas esti pli komprenebla per si mem ol malfermo de Hotelo “Esperanto” en la urbo, kie Esperanto naskiĝis? La 8-an de novembro 2012 en Bjalistoko estis solene malfermita la tristela hotelo kun tia nomo. Pri ĝia konstruado ankoraŭ  antaŭ duonjaro informis la retejo de bjalistokaj esperantistoj.
 
La hotelo situas en la urbocentro, ĉe la pasejo kiu ligas la malnovan urbodomon kun la Parko Branicki, pli precize en la strato Legionowa 10. Al siaj gastoj ĝi ofertas 34 unu- kaj du-litajn ĉambrojn, kaj du komfortajn apartementojn el kiuj unu portas la nomon de Zamenhof. La bankeda salono havas kapaciton de 300 personoj, kaj du konferencaj salonoj por 50, respektive 100 personoj. La hotelo estas moderne ekipita, adaptita por rulseĝuloj kaj havas subteran parkejon. Ĝi posedas restoracion Kawelin, kaj tranokto kostas inter proksimume 65 kaj 87 eŭroj (apartemento proksimume inter 108 kaj 145 eŭroj).
 
Privata investanto ricevis solidaran investon de la urbo Bjalistoko kaj de Eŭropa Unio, entute proksimume 5,5 milionoj da eŭroj. La sama investanto jam funkciigas en la urbo la kafejon “Esperanto” ĉe la malnova urbodomo.

La retpaĝaro de la Hotelo estas nur en la pola kaj la angla, kvankam ĝi enhavas ankaŭ informojn pri Zamenhof kaj lia verko. Vidu: http://www.hotelesperanto.net/

Fotografaĵo:  http://www.hotelebialystok.rezerwuje.pl/hotel/Bialystok/Esperanto/galeria