49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj |
Verkita de Povilas Jegorovas | |
08/01/2013 | |
Litova Esperanto-Asocio invitas Vin partopreni la tradiciajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET), kiuj por la 49-a fojo okazos en orientlitovia urbo Utena (35.000 loĝantoj). BET-49 okazos inter la 6-a kaj 11-a de julio 2013 en la moderna kaj bone ekipita Kolegio de Utena. Celoj kaj taskoj de BET-49 estas: studi problemojn de la Esperanto-movado, elstarigi nuntempajn ĉefajn taskojn de Esperanto-agado, interŝanĝi spertojn pri esperantista laboro, perfektiĝi en Esperanto, enhavoriĉe pasigi la tempon. BET okazas ekde 1959 ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio.
La loĝado en BET-49 estas organizita en du- kaj trilitaj ĉambroj de Studenta domo de la Kolegio, en speciale bone ekipitaj gastoĉambroj de la Kolegio aŭ en urbaj gastejoj kaj hoteloj. Matenmanĝoj organizotaj en la bufedo de Studenta domo, tagmanĝoj en la domo de Kolegio, vespermanĝoj libervole en urbaj kafejoj kaj restoracioj. La programo estas tradicio, t.e. somera universitato, paroligaj kaj perfektigaj kursoj, literaturaj aranĝoj, muzikaj kaj artaj vesperoj, debatoj pri situacio kaj problemoj de la Esperanto-movado en Baltiaj landoj, tradukista kurso, pedagogia seminario, seminario de klubestroj kaj aktivuloj, movada lernejo, sciencteknikaj kaj fakaj aranĝoj, instruado de kantoj, junularaj aranĝoj, konkursoj, kvizoj, distraj programeroj, ekskursoj tra la urbo kaj aliaj apudaj vidindaĵoj, diskutoj, forumoj, libroservo, interkona vespero, diservo, baza konatiĝo kun la litovaj lingvo kaj kulturo, ekspozicioj, filmoj kaj lumbildoj, gazetara konferenco, sportaj ludoj, oficiala malfermo kaj fermo, adiaŭa vespero k.a.. |