Donackontrakto favore al Dokumenta Esperanto-Centro
Verkita de UZE   
14/01/2013
fotokopiilo.jpgDum la Zamenhoftaga festo en Bjelovar, la reprezentantoj de Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj  (UZE) kaj Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac (DEC) subskribis donackontrakton favore al modernigo de la oficeja ilaro de DEC.
 
Ekde sia fondiĝo en 2007, UZE senĉese subtenas la laboron de DEC konsiderante ĝin grava institucio de la kroatia Esperanto-movado. La plej grava celo de DEC estas okupiĝi pri arkivado kaj dokumentado de Esperanta laboro en Kroatio, sekve esti nacia Esperanto-arkivo, sed ne malpli grava estas ankaŭ ĝia organiza laboro (ni rememoru la organizadon de la 9-a kaj 10-a kongresoj de kroataj esperantistoj en Bjelovar kaj Koprivnica, fondon de societoj en Bjelovar kaj Križevci, starigon de memortabulo al Ilija Puhalo en Koprivnički Bregi, gvidadon de kursoj diversloke, starigon de pluraj ekspozicioj, realigon de televidaj elsendoj ktp). Oficiale DEC fondiĝis en 2010, sed UZE partoprenis aktive la kampanjon por ĝia fondo kaj financa prizorgo jam en 2008. Jam delonge senteblis la neceso havigi por DEC bonkvalitan fotokopiilon, kaj UZE decidis donaci la necesan sumon de preskaŭ 1000 eŭroj por ĝia aĉeto. La afero estis publike konigita en Bjelovar, kaj la 9-an de januaro 2013 DEC ricevis la novan plurfunkcian maŝinon Canon iR2520 konektitan al novaĉetita Toshiba-komputilo.

Neniu iniciato povas funkcii sen necesaj financoj. Esperantistoj mem devas konsideri, ke la ĝisnunaj favoraj financaj kondiĉoj foriras en forgeson, kaj ke ĉiam pli da iniciatoj dependos de persona kaj grupa engaĝiĝo de esperantistoj. Tial UZE invitas ĉiujn esperantistojn finance subteni la planojn de  DEC por havigi la propran sidejon. Ĝi estas planata ne nur kiel sidejo de la arkiva kolekto, sed ankaŭ kiel regiona Esperanto-centro, en kiu siajn aranĝojn okazigus lokaj esperantistoj, kaj kie okazus ankaŭ programoj de pli vasta, landnivela kaj internacia graveco.

Kontaktu kun UZE: La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin aŭ rekte kun DEC: La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin