DEC ne estu nur privata kolekto!
Verkita de Josip Pleadin   
19/09/2008

ImageEsperanto kiel socia kaj kultura fenomeno, dum la pasintaj 120 jaroj produktis amason da materialo, ĉefe papera, kiun oni devas konservi kaj zorge gardi, esplori kaj utiligi por bono de la Esperanto-komunumo. Tra la historio de Esperanto-movado aperadis jen kaj jen organizaĵoj aŭ unuopuloj kiuj komprenis gravecon de la prizorgo de tia materialo, sed okazadis ankaŭ gravaj perdoj. Fortaj Esperanto-movadoj en iuj landoj sukcesis fari grandajn, socie prizorgitajn kolektojn. Aliloke temas pri gravaj privataj kolektoj. Ambaŭ havas la saman celon, sed ofte iliaj sortoj diferencas. Bedaŭrindas la fakto, ke la Esperanto-Movado ne disponas pri multaj profesiaj historiistoj kaj bibliotekistoj, kiuj scipovus ordigi, katalogi kaj utiligi la tiamaniere kolektitan materialon. Aliflanke, la amatoraj prizorgantoj ofte ne estas sufiĉe kompetentaj kaj stimulitaj de la komunumo mem.

Malgraŭ bonaj ekzemploj de gravaj movadaj arkivoj kiel “Biblioteko Hodler” en Roterdamo, Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno aŭ Butler-kolekto en Britio, multe pli oftas ekzemploj de malbona prizorgo, aŭ subita malapero de la kolektoj pro iu ajn homa aŭ tute neantaŭvidebla kaŭzo. Dum la privataj kolektoj perdiĝas post forpaso de ties posedintoj, ĉar la familianoj aŭ parencoj ne havas intereson aŭ ne konscias pri la valoro de la kolekto kaj ne konas manieron prizorgi ĝin, okazas ankaŭ perdoj pro militoj, incendioj, inundoj, ŝteloj ktp. La antaŭ kelkaj jaroj pro incendio malaperinta arkivo de Germana Esperanto-Asocio en Berlino estas ekzemplo kiel subite, pro tute neantaŭvidebla kaŭzo malaperas tio, kion generacioj konservadis.

Miaj ideoj

Pri Esperanto mi okupiĝas iom pli ol 30 jarojn. Estinte amiko kaj kunlaboranto de Marinko Gjivoje, fama movada historiisto kaj kolektanto el Zagrebo, tre frue mi ekhavis grandan intereson pri Esperantaĵoj, kaj iom post iom komencis kolekti ilin. Marinko Gjivoje testamentis sian grandan kolekton al Nacia kaj Universitata Biblioteko en Zagrebo, sed la kolekto jam kvaronjarcenton post lia morto ne estas publike alirebla. Vidinte tian sorton de la plej grava Esperanta kolekto en Kroatio, kaj komparinte tion kun la nekontentiga stato de la arkivo de Kroata Esperanto-Ligo, kiu kun multegaj intemiksitaj dokumentoj, pro spacomanko kaj manko de homfortoj kuŝas fermita kaj neordigita sen klare videbla sorto de tiu kolekto en estonteco, mi decidis entrepreni ĉion eblan por prizorgi la historie gravajn materialojn, kolekti ilin tra la lando kaj provi formi publike kaj movade utiligeblan kolekton. En tia ideo subtenis min pluraj donacintoj kaj helpantoj, kaj Uniĝo de Zagrebaj Esperantistoj (UZE) decidis plene subteni la ideon pri konstruado de aparta konstruaĵo por loki kaj ordigi la kolekton, publike prezenti ĝin kaj poste postuli protekton de ŝtataj aŭ regionaj institucioj. Pro tio en la 93-a Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo UZE elpaŝis publike per distribuo de informa prospekto kaj lanĉo de monkolekta kampanjo.

Kiel evoluis la kolekto

En la kolekto ĝis nun provizore nomata "Kolekto Pleadin", troviĝas malnovaĵoj pene akiritaj de diversaj flankoj kaj je diversaj manieroj. Eĉ mi mem ne konsciis pri multaj donacintoj ĝis la momento kiam mi komencis verki ĉi tiun tekston, kaj supozeble la listo ĉi tie prezentata estas tre manka. Tamen, ekde 2007, ĉiuj donacoj estas zorge registrataj, kaj ĉu donacanto ricevas apartan protokolon pri la transprenita materialo, aŭ, por malgrandaj donacoj, estas notata en aparta registro.
 
La spinon de la kolekto unuamomente faris miaj propraj libroj kaj la libroj kaj gazetoj poseditaj de Esperanto-klubo “Koko” en Đurđevac. Tiujn librojn aĉetadis diversaj fondusoj de la loka registaro dum la jaroj 1977-1979, kaj la ĉefa liveranto estis Marinko Gjivoje mem. Kiam komence de la Patrolanda milito (1991) ĉesis ekzisti la klubo, mi kiel ĝia fondinto, transprenis la materialojn kun la celo konservi ilin. Je tiu maniero ili ne perdiĝis kaj restis konservitaj kiel tutaĵo, kune kun la ampleksa kluba arkivo (korespondaĵoj kaj aliaj dokumentoj).
 Intertempe mi aĉetadis unuopajn librojn kaj abonadis gazetojn, per kio pligrandiĝis la kolekto. Ĉefan parton de tiam aĉetitaj libroj mi havigis dum Esperantaj renkontiĝoj en 1980-aj jaroj en Hungario (de HEA), kaj ankaŭ dum IJK en Rauma (Finnlando).

En la jaroj 1981 kaj 1982, kun la permeso de Zlatko Tišljar, direktoro de Internacia Kultura Servo en Zagrebo, kie mi profesie laboris, ekster miaj laborhoroj mi kompostis por Marinko Gjivoje kelkajn librojn, interalie la “Leksikonon de aktivaj jugoslaviaj esperantistoj”. Laŭ la interkonsento, tiun laboron Marinko devis pagi al mi per libroj el sia vendostoko, kio nur parte realiĝis antaŭ lia morto. Tiel en la bibliotekon venis amaso da valoraj libroj. Marinko Gjivoje mortis en 1982, la kompostita leksikono aperis en 1985, kaj la vidvino de Marinko, s-ino Štefica Gjivoje, plenumis la interkonsenton kaj “pagis” al mi la reston de mia laboro per libroj el la stoko de la forpasinta Marinko.

En 1982 plurajn frutempajn materialojn al mi donacis Jelena Manojlović el Zagrebo, kiu kontribuis per preskaŭ kompletaj jarkolektoj de “Kroata Esperantisto”, fotoj el la frua periodo de Zagreba Esperantista Societo kaj gazeteltondaĵoj kiuj apartenis al veterana esperantistino Danica Bedeković. Samjare en la kolekton venis kontribuoj ankaŭ de Josip Vajdlih, gvidanto de Laborista Esperantista Societo en Zagrebo, kiun mi kelkfoje vizitis en lia hejmo. Tiujare kelkaj libroj estis donacitaj de Fran Janjić el Zagrebo. Informojn kaj fotojn pri Esperanto-movado en Virovitica, liveris al mi la tieaj veteranoj Roko Pavoković kaj Stjepan Zdjelar. Intetempe, laborante en Amruševa 5, iama sidejo de zagrebaj esperantistoj, mi sukcesis fotokopie akiri plurajn dokumentojn el la arkivo nuntempe troviĝanta ĉe Kroata Esperanto-Ligo, sed kiu entenis plurajn dokuemtnoj kaj unuopajn arkivojn de societoj kaj eventoj el frua pasinteco. Bedaŭrinde, manko de tempo ne permesis al mi detale trarigardi la arkivon, kiu post translokiĝo al nova adreso en Kneza Mislava 11/II fariĝis ankoraŭ malpli facile konsultebla. Samjare  (1982) mi sukcesis ricevi libro- kaj gazet-duoblaĵojn kaj fotokopiojn de dokumentoj de Esperanto-societo el Bjelovar, kun kiu dum tiu periodo mi havis tre fruktodonajn kontaktojn. Tiu arkivo kaj biblioteko poste nur parte konserviĝis, sed grandparte malaperis kiam la loka societo, la dua laŭ graveco en Kroatio, malaperis kaj la membraro disiĝis.

En 1983 (inter februaro kaj oktobro) centoj da libroj kaj gazetoj estis al mi donacitaj de la veterana esperantisto el Koprivnica, Franjo Petričević, kiun mi ofte vizitadis survoje el Zagrebo hejmen, kaj portis sakojn kaj skatolojn plenajn da paperaĵoj.  Tiu kontribuo al la kolekto estas unu el la plej valoraj, ĉar temas pri multaj raraj libroj, gazetoj kaj originalaj dokumentoj, kiuj grandparte estis posedaĵo de Esperanto-klubo en Bregi. La kolekto de la bregia klubo estas escepte grava, ĉar ĝin sukcesis kolekti Ilija Puhalo, monumenta personeco de Esperanto-movado el la periodo inter la du mondmilitoj. Ĉar li konis la fruperiodajn aktivulojn (Špicer, Maruzzi, Rotkvić, Rižnar, Rašan, Klajić, Živanović ktp), en tiun kolekton venis raraj eroj ankaŭ el iliaj kolektoj, kion kontestas plurloke troveblaj stampoj aŭ subskriboj de iamaj posedintoj. Unu el la plej longe vivintaj membroj de Esperanto-klubo Bregi estis ĝuste Franjo Petričević, kiu sentis sin elektita de la sorto por konservi la kolekton. Tiu kolekto havis interesan historion, kaj la duan mondmiliton ĝi transvivis nur danke al sennoma ĝendarma oficiro, kiu ĝustatempe sciigis la esperantistojn, ke la polico konfiskos la bibliotekon kaj la arkivon. La lokaj aktivuloj pakis la dokumentojn kaj la llibrojn, kaj ĉio konserviĝis en iu vilaĝa stalo, enfosita sub la fojnujo kaj inter bovinoj.

Ĉar per intensa kolektado venadis al mia kolekto ankaŭ duoblaĵoj kiujn mi ne volis forĵeti, tre frue mi komencis interŝanĝi la materialon kun gravaj movadaj kolektantoj eksterlande. Mia dokumentaro konfirmas, ke ekde 1983 mi interŝanĝis la materialojn kun Luis M. Hernandez Yzal el Sant Pau d’ Ordal, pli bone konata kiel fondinto de Hispana Esperanto-Muzeo kaj kun Cesar Vanbiervliet el Kortrijk, fama kolektanto kies kolekton prizorgas la Urba biblioteko en tiu belga urbo. Samjare la plej valoraj materialoj venis donace de Jaroslav Tomčik el Prago (Ĉeĥio). Temis pri la jarkolektoj de la gazetoj “La Esperantisto” el 1892 kaj “Lingvo Internacia” (1897-1899) kaj pluraj aliaj malnovaĵoj.
 Kontribuis per sia librodonaco en 1985-aj jaroj ankaŭ Josip Velebit el Vrbovec, kies parto de  originalaj manuskriptoj troviĝas ankaŭ ĉe mi.

Ekde 1986, preskaŭ plenan jardekon, post kiam mi forlasis la laboron en IKS, mi plej intense okupiĝis pri librovendado sub titolo de Libroservo de Esperanto-klubo “Koko” en Đurđevac. Eksterlandajn librojn mi ricevadis interŝanĝe kontraŭ enlandaj libroj, kaj tiel mia kolekto pliriĉiĝis por  ĉiu nova titolo el la libroservo. En la sama periodo, gravan kontribuon, ĉefe en formo de unuopaj gazetoj aŭ jarkolektoj, donis al mi Esperanto-kolektaĵo de Fajszi el Budapeŝto, kun kiu mi havis mallongan sed fruktodonan kunlaboron, kaj kies kolekto fine fariĝis nacia trezoro de Hungario, konservita de la hungara ŝtato.

Post tio la kresko de la kolekto iomete haltis, sed tamen venadis novaj kontribuoj en malpli granda intenso. Ekzemple, kreskis kolekto de gazeteltondaĵoj, kiuj venadis de diversaj kontribuintoj: komence fotokopie de Spomenka Štimec el la kolekto de Kroata Esperanto-Ligo, poste ankaŭ de Davor Grgat el Split, Antun Šimunić el Osijek ktp. Ĉe la fino de 1990-aj jaroj, kiam tion ebligis la teknologio kiun mi posedis, mi reintensigis la serĉadon. Ĉefe temis pri kolektado de fotoj kaj dokumentoj. Gravajn foto-kolektojn mi ricevis por skanado de Lucija Borčić, posteuloj de Ilija Puhalo el Bregi, familio Debić (filo de Franjo Debić, konata fervojista aktivulo), gefiloj de Ivan Kitonić el Zagrebo, kaj unuopajn kontribuojn de preskaŭ sesdeko da aliaj personoj, ĉu esperantistoj ĉu neesperantistoj. En tiu periodo fotokopiojn de siaj dokumentoj sendis Esperanto-societo el Rijeka, kaj pruntis la dokumentojn por kopiado Esperanto-societo “Liberiga Stelo” el Osijek.

En 2000 mi komencis kolektadi materialon por “Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj”, kaj per tiu laboro venis amaso da materialo en formo de tekstoj kaj fotoj pri unuopaj esperantistoj. Samjare, el la forĵetenda paperaĵo de Urba muzeo en Bjelovar, mi ricevis plurajn Esperanto-gazetojn kaj librojn. Amason da duoblaĵoj de gazetoj donacis Kroata Esperanto-Ligo post sia translokiĝo al Kneza Mislava, kaj tiu amaso aldonita al la jam ekzstinta, servas kiel materialo por interŝanĝoj.

En 2003, dum la 88-a UK en Gotenburgo, konsiderindan kvanton da Esperantaj filatelaĵoj donacis al mi Mila v.d. Horst-Kolińska, poldevena edzino de forpasinta nederlanda samideano, pasia filatelisto kaj kolektanto de glumarkoj kaj etikedoj kun Esperantaj tekstoj.

En 2004 plurajn librojn donacis al mi Đuro Janči el Đurđevac. Temis pri restaĵo de la kolekto de esperantisto Antun Čanić el Zagrebo, kiun li sukcesis trovi. Samjare, pro preparoj por verkado de “Ordeno de Verda Plumo”, biografioj de Esperantlingvaj verkistoj, siajn kontribuojn jen en formo de tekstoj, jen de fotoj, jen kiel presitajn materialojn, sendis Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj el Japanio kaj ĝia funkciulo Mine Yoshitaka, Jytte Sunekær el Danlando, Raita Pyhälä el Finnlando, Jan Niemann el Danlando, kaj interrete pli ol sesdeko da personoj.

En 2005  gazetdonacoj venis de Radenko Milošević, per kies helpo mi kopiis ankaŭ la postlasaĵojn de la kolekto de Emilija Lapenna, kiun li heredis.

Kontribuoj en 2006

En printempo de 2006 mi sukcesis ricevi la restaĵojn de du gravaj kolektoj el Koprivnica: tion, kio restis post forpaso de Franjo Petričević, ĉe lia filino Barbara Šipuš, kaj preskaŭ ĉion, kio restis post forpaso de Tomo Gregurek, agronomo el Koprivnica, ĉe lia filo, denaska esperantisto Alen Gregurek. En tiuj kolektoj troviĝis ankaŭ unuopaj libroj, gazetoj kaj dokumentoj el iamaj kolektoj de Ilija Puhalo, Esperanto-societo en Bregi, originalaj dokumentoj pri la 7-a Jugoslavia Esperanto-kongreso en Koprivnica (1934), libroj poseditaj de Đuro Rašan el Novigrad Podravski, Izidor Rižnar el Đelekovec ktp.  Speciale valora kontribuo de la kolekto de Petričević estis la bindita kompleto de “Konkordo” kaj “Balkana konkordo” kaj amaso da liaj korespondaĵoj, dum en la kolekto de Gregurek gravas mencii liajn taglibrojn ekde 1946 ĝis 1970-aj jaroj, kiuj estas skribitaj en Esperanta-stenografio Intersteno, kies plej granda fakulo en nia lando li estis. Ili ankoraŭ restas nedeĉifritaj (kvankam la deĉifradon provis israelano Aleks Kerbel), sed supozeble ili povos multon diri pri li mem kaj pri la Esperanto-movado. Krom tio, temas ankaŭ pri multaj liaj korespondaĵoj (ankaŭ en Intersteno, ekz. kun Hemmo Tietti el Finnlando), kaj pri liaj personaj dokumentoj.

Kontribuoj en 2006 venis ankaŭ de Dinko Matković en formo de elektronikaj fotoj pri Esperanto-movado en Zemun kaj Vrboska. Universala Esperanto-Asocio, helpe de Ionel Oneţ, sendis fotokopiojn de ĉiuj ĉe ili konservitaj (18) numeroj de “La Zemuna Esperantisto” el periodo 1912-1914.

Litova Esperanto-Asocio el Vilnius, pere de sia prezidanto Povilas Jegorovas donacis ses broŝurojn “Esperanto en Litovio” de sia historiisto Antans Mekys, kaj kompletajn jarkolektojn (nebinditajn) de “Litova Stelo” 1991-2006. Malnova esperantisto Mijo Sabol el Koprivnica, iama membro de Esperanto-klubo en Đelekovec,  donacis kelkajn Esperanto-prospektojn.

En novembro 2006 mi entreprenis pli ol 500-kilometran vojaĝon al regiono de Slavonio, invitita de kelkaj lokaj esperantistoj.  Pro la translokiĝo el la malnova sidejo, Esperanto-societo “Liberiga Stelo” el Osijek decidis donaci  diversajn materialojn, kiuj ĉefe konsistis el gazetoj kaj libroj, sed troviĝis tie ankaŭ raportoj, membrolistoj, membrokartonoj de ilia societo, listoj de kursanoj, protokoloj de diversaj kunvenoj. Kiel ĉefa interesaĵo de tiu donaco elstaras kelkaj pentraĵoj (pasteloj), faritaj de nekonata pentristo kiu subskribis ilin per M.V. Tiuj pentraĵoj prezentas gravajn figurojn de la frua Esperanto-movado (Trompeter, Boirac, Sébert, Einstein, Grabowski). La materialon transdonis al mi la societaj gvidantoj Aleksandar Kocian kaj Davor Klobučar.

El Osijek mi daŭrigis la vojaĝon al Borovo, kie dum multaj jaroj funkciis la eldonejo “Voĉo” (kiu eldonis la samnoman periodaĵon). Ĝia respondeculo estas Dušan Adnađ, kiu decidis donaci sian grandan kolekton de gazetoj kaj diversaj dokumentoj pri la funkciado de “Voĉo”. Parton de tiu granda donaco mi sukcesis transpreni tiam (la 5-an de novembro), sed granda parto estis transprenita nur en 2008.

La lasta celo de mia novembra vojaĝo estis  Franciskana monaĥejo en Ilok, en la plej orienta parto de Kroatio. Kun permeso de la gvardiano Oktavijan, mi iris tien por transpreni materialojn (tekstojn kaj fotojn) pri la franciskana esperantisto Lovro Kiš, kiu vivis kaj mortis en tiu monaĥejo. Per afabla permeso de la gvardiano, mi estis invitita viziti la monaĥejon ankoraŭfoje, ĉar en ĝi konserviĝis du skatoloj kun heredaĵo de la menciita esperantisto, inter kiuj multaj korespondaĵoj kaj gravaj primovadaj fotoj.

En novembro atingis min ankaŭ la libro “Msgr. don Ivo Oreb - život i djelo” aŭtorita de Marin Oreb, kaj donacita de Ante Prizmić el Vela Luka. Temas pri nacilingva monografio pri esperantisto Ivo Oreb, katolika monsinjoro, kiu vivis izolite en la insula urbeto Vela Luka.

Kontribuo venis ankaŭ de Astronomia observatorio el Zagrebo, kiu bonvole de sia faka kunlaboranto Damir Hržina sendis kelkajn numerojn de la revuo “Homo kaj Kosmo”, eldonita de la Observatorio sub redaktado de sia direktoro Gabrijel Divjanović, fama esperantisto. Kune venis ankaŭ la memorlibro “Spomenica Zvjezdarnice Zagreb 1903-2003”, en kiu multloke estas menciata ankaŭ Esperanto kaj esperantistoj.

Jarfine Kroata Fervojista Esperanto-Asocio el Zagrebo donacis broŝuron pri sia historio, titolitan “Niaj kvindek jaroj - 1954-2004”.

La lasta donaco en 2006  estis prunto de materialo por fotokopiado de Velimir Piškorec. Temas pri ampleksa (plurcentpaĝa) materialo kiun dumjare li kolektis pri Mavro Špicer, pioniro de Esperanto en Kroatio. Velimir Piškorec havigis en Nacia kaj Universitata Biblioteko en Zagrebo ankaŭ fotokopiojn de longa poemo (kirillitera) titolita “Oproštaj sa Tomom Havanom”. La poemon aŭtoris konata serba poeto Čedomir Minderović, kaj pri ĝia ekzisto informis nin Dinko Matković. Ĝi aperis en la poemaro “Ogrlica za Nailu”, kaj priskribas esperantiston Toma Havana el Vrboska (sur insulo Hvar), plurfoje menciante ankaŭ Esperanton.

Gravas mencii ankaŭ konstantan kunlaboron (interŝanĝon) kun Spomenka Štimec el Kroata Esperanto-Ligo, kiu plurfoje sendis diversajn periodaĵojn, per kio kompletiĵis pluraj jarkolektoj de diversaj gazetoj, dum KEL rekompence ricevis materialon por kompletigi siajn jarkolektojn.

Kontribuoj en 2007

La unua kontribuo al la kolekto en 2007 venis de Davor Grgat el Split la 5-an de januaro. Temas pri du fotokopiitaj gazetartikoloj, kiuj aperis en la gazeto “Čuvar Jadrana” (organo de Jugoslavia Militŝiparo) en la jaro 1956. La artikoloj titolas “Mornar Grgat na svjetskom kongresu esperantista u Beogradu” respektive “Esperantska grupa”, kaj ili priskribas la laboron de tiu nia aktivulo en tempo de sia soldatservo.

En februaro Dinko Matković el Vrboska, sendis originalajn protokolojn de Kroata Esperanto-Ligo el ĝia jarkunveno en 1951.

En marto venis nova donaco de Esperanto-societo “Liberiga Stelo” el Osijek, perita de Davor Klobučar, kiu konsistis el binditaj kompletoj de “Heroldo de Esperanto” el 1933-1939 (kun escepto de jarkolekto 1936 kaj kun kelkaj mankantaj numeroj), kio tamen grave kompletigis la ekzistantan kolekton de tiu gazeto, Aldone estis senditaj Jarlibroj de UEA el 1928 kaj 1938, BES-Adresaro el 1932, “Tutmonda adresaro de la esperantistoj” el 1938 kaj kongreslibroj de la 5-a kaj 7-a jugoslaviaj Esperanto-kongresoj (1932, respektive 1934). En ampleksa dokumenta materialo troviĝis  pli ol  800 paĝoj da diversaj dokumentoj, korespondaĵoj kaj gazetartikoloj el diversaj periodoj, ĉefe rilate la aktivadojn de kelkaj Esperanto-societoj el Osijek en periodo inter 1930 kaj 1980. La originala materialo post kopiado estis redonita al la societo-donacinto.
 Davor Klobučar el Osijek plurfoje sendis per retpoŝto la de li kolektitajn materialojn (fotojn kaj informojn) pri la unuaj osijekaj esperantistoj el 1889, pri la Zamenhofaj Adresaroj ktp. Li mem ankaŭ plurfoje uzis la materialojn kiuj staras je dispono en la kolekto en Đurđevac. La definitiva versio estis sendita al ni elektronike la 10-an de majo.

En marto Kroata Esperanto-Ligo pere de Spomenka Štimec donacis kelkdek diversajn numerojn de  “Monato” kaj  “Sennaciulo” el sia stoko de duoblaĵoj. Tiuj numeroj estis necesaj por kompletigi la mankajn jarkolektojn.

En aprilo denove reagis Dinko Matković el Vrboska, kiu en sia arkivo trovis interesajn dokumentojn, ekz. leteron de Teofil Velnić kiu taksas la Esperanto-movadon en Dubrovnik antaŭ la dua mondmilito, kaj liston de esperantistoj en regiono de duoninsulo Pelješac  de antaŭ pli ol duonjarcento. Li ankaŭ kontaktigis min kun malnova esperantisto Oto Lukačević en Makarska, kiu sendis retpoŝte mallongan respondon.

Meze de aprilo Radenko Milošević el Zagrebo sendis retpoŝte kelkajn dosierojn de li formitajn pri historiaj temoj kaj taksantaj bibliografion de Esperanto-beletraĵoj en Kroatio.

Mirjana Zjačić el Zagrebo, membrino de FES partopreninta mian prelegon en FES fine de 2006, donacis la necesan foton de Velimir  Guberina, malnova esperantisto en Šibenik.

Dimitrije Janičić el Beogrado, sendis la pdf-dosieron pri la unua kaj dua numeroj de “Beograda Verda Stelo”, nova revuo de beogradaj esperantistoj.

La 14-an de majo atingis nin la mankanta foto de la forpasinta denaska esperantisto Danko Rehorić, kiun sendis lia vidvino Branka Rehorić el Zagrebo.

La 15-an de majo estis ricevita la mankanta 34-a numero de “Horizonto”, per kiu kompletiĝis la tuta kolekto de tiu revuo. La mankantan numeron sendis s-ino Birthe Lapenna el Danlando.

Liston de kroatiaj esperantistoj al kiuj estas distribuita oficiala gazeto de KEL, sendis al ni Boris Di Costanzo el Rijeka, kiu disponigis al ni ankaŭ kelkajn fotojn pri vizito al malnova esperantistino Nives Car Privilegi en Mali Lošinj.

Meze de majo, senpere post la morto de sia edzo Danko Rehorić, sinjorino Branka Rehorić anoncis donacon de Esperanto-materialoj  de sia edzo kaj sia bopatro, kiuj ambaŭ estis tre aktivaj esperantistoj.    

La 16-an de majo venis donaco de Radenko Milošević: kelkcent slipoj kopiitaj, kiuj pritraktas gravajn artikolojn en diverslingva gazetaro de Kroatio kaj eksjugoslaviaj landoj inter proksimume 1900 kaj 1940. Tre interesa materialo, ĉar en ĝi troviĝas notoj pri tute nekonataj artikoloj, kiuj ĉefe reklamas kaj defendas la valorojn de Esperanto antaŭ nacilingva publiko.

La 17-an de majo venis por priobservo la traduko kroatlingva de la verko “Božji robovi” (en Esperanto: “Sklavoj de Dio”), de la hungara aŭtoro Geza Gardonyi, kiun laŭ la Esperanta eldono kroatigis Aleksandar Kocian el Osijek kaj lingve kontrolis Domagoj Vidović.

La 18-an de majo en telefona interparolo Dušan Adnadj el Borovo konfirmis, ke ampleksa donacota materialo atendas transporton.

Portreton de malnova esperantisto Jerko Baković (naskiĝinta en 1911) sendis lia nevo Ozren Baković.

Meze de aprilo estas difinita ankaŭ la donaco de Nada Med el Vinkovci, kiu jam pasintjare decidis donaci librojn, gazetojn, korespondaĵojn kaj aliajn dokumentojn pri Esperanto-movado en tiu slavonia urbo. La transporto de la materialo okazis la 4-an de junio 2007, kiam mi vizitis la urbon Vinkovci (interalie ankaŭ malnovan esperantiston Aleksije Herić en la Domo por emerituloj). La transprenita materialo konsistas el ĉirkaŭ 200 libroj kaj broŝuroj kaj ĉirkaŭ 1200 numerojn de diversaj gazetoj. La dokumentoj transprenitaj konsistas el  minimume 5000 diversaj paĝoj (ankoraŭ ne estas konata la preciza nombro). Aldone troviĝas ankaŭ enkadrigitaj foto pri la unua Esperanto-kurso en Vinkovci (1924/25) kaj  portreto de Zamenhof, ŝildo de la societejo, pluraj aliaj malgrandaĵoj (flagetoj, prospektoj, informiloj ktp). Aldonitaj estas  32 gazetartikoloj el ĉefe slavoniaj gazetoj. Temis pri unu el la plej riĉaj tiujaraj donacoj. El la duoblaĵoj tiel akiritaj, tuj estis donacitaj 37 pecoj de diversaj gazetoj (ĉefe “La Suda Stelo”, “Jugoslavia Esperantisto”), por kompletigi la mankajn jarkolektojn ĉe Kroata Esperanto-Ligo.

La 5-an de junio, siajn du portretojn sendis malnova esperantistino el Zadar, Vera Bopsić, kaj samtage atingis nin 24-paĝaj memornotoj nomitaj “Esperanto mia akompananto” verkitaj de Milan Sudec el Zagrebo, kiuj priskribas lian interesan esperantistan vivon.

La 6-an de junio Davor Klobučar disponigis la definitivan version de sia esploro pri Esperanto-pioniroj en Osijek, kiu post tio eldoniĝis kiel libreto “Osijek 1889: Prvi esperantisti u Hrvatskoj”.

La 13-an de junio s-ino Branka Rehorić donacis tre valoran kolekton de 25 libroj, 560 kovertoj kaj plurajn malgrandaĵojn (gazetartikolojn, tradukojn) el la kolekto de sia bopatro Zvonko Rehorić.

Unu monaton poste, la 13-an de julio, al la kolekto kontribuis Dragutin Smolić el Paderborn (Germanio) per  5 gazetartikoloj, kelkaj Esperantaj prospektoj kaj lernolibroj “Esperanto u devet lekcija” (D. Smolić) kaj “Esperanto - Kleines Lehrbuch der Weltsprache” (Brikisto).

Aĉetitaj dum julio (en la Verkista Renkontiĝo en la bieno Njeguš) estis du libroj: “Legendoj pri SEJM” (Mikaelo Bronŝtejn) kaj “Mediteranea breviero” (Predrag Matvejević). Dum la Hungaria Esperanto-kongreso en Zalaegerszeg estis aĉetitaj: “Antologio de la serba skriba poeziaĵo” kaj “Esperanto - lingvo de paco - Burundo, Afriko” (de Tereza Kapista). En la materialoj de la 7-a kongreso de  Eŭropa Esperanto-Unio estis ricevitaj: la kongresa libro, “Tolero al minoritatoj”, “La vipo kaj la turbo” (de Andrej Capuder) kaj “La perloj de Maribor” (gvidlibro de Janko Štruc).

Kelkdek diĝitajn fotojn pri la IRIS-festivalo kaj la ĉi-jara Hungaria Esperanto-kongreso sendis László Vörös el Hungario.
 La 1-an de aŭgusto alvenis donaco de Ivo Borovečki el Pula. Temas pri sep fotoj, el kiuj la plej grava estas foto el 1910, kiu prezentas la unuan renkontiĝon de kroataj kaj serbaj esperantistoj en Beogrado. La aliaj estas: 2) Ernest Kasović el Zagrebo, iama ĉefdelegito de UEA, 3) Ivo Borovečki kun Božidar Vančik kaj Nada Gropuzzo en Venecio, 4) Ĉinaj espernatistoj en Fažana en 1983,  5) Malfermo de la 38-a UK en Zagrebo 1953,  6) Kurso de Esperanto por amatoraj astronomoj en Pula, 1974 kaj 7) William P. Vathis, usona konsulo en Zagrebo kaj depost 1956 esperantisto.

La 10-an de aŭgusto Raita Pyhälä el Lestijärvi (Finnlando) donacis la plej novan  turisman prospekton “Kuopio poŝformate”.

Fine de aŭgusto Vjekoslav Morankić sendis al ni kopion de gazetartikolo “Žrtva je čin ljubavi” el la rijeka gazeto “Novi list” de la 16-a de aŭgusto, kiu traktas la oferon de Maksimiliano Kolbe, protektanto de katolikaj esperantistoj.

La 3-an de septembro du libroj estis donacitaj de la aŭtorino Jolanda Józsi (Braŝovo, Rumanio): “Amo kaj doloro” (poezio dulingva: Esperanta-hungara) kaj “Evoluigo de la turismo en Orientaj Karpatoj, Rumanio” (faka verko).

La 6-an de septembro Velimir Piškorec donacis 37 librojn kaj 138 numerojn de diversaj gazetoj el sia kolekto.

La 10-an de septembro Raita Pyhälä el Lestijärvi (Finnlando) donacis libron “Vivoj tra la mondo”.

La 11-an de septembro Dimitrije Janičić el Beograd (Serbio) sendis la trian numeron de “Beograda Verda Stelo” (pdf-formatan).

La 21-an de septembro interŝanĝe estis ricevitaj de Dmitrij Cibulevskij (Ĥarkiv, Ukrainio) du libroj: “Enciklopedio de historio de la E-movado en USSR” kaj “UkrEA. Jaro post jaro”.

Komence de oktobro Davor Klobučar el Osijek sendis por arkivigo kompakt-diskon titolitan “Davor-Esperanto 9/2007” kun preskaŭ 700 MB da diversaj materialoj el sia komputilo, ĉefe historiaj. Li sendis ankaŭ multajn fotojn kaj tekston de sia vojaĝpriskribo pri Japanio (aperinta poste kiel aparta broŝuro sub titolo “Sayonara, Japanio!”).

La 11-an de oktobro ĉe UEA estis aĉetitaj kvin novaj librotitoloj: “Ludovikologia dokumentaro IX: ludovikaj adresaroj I”, “Sed homoj kun homoj” (de Ziko Marcus Sikosek), “Afero de espero” (de Heidi Goes), “100 gravaj personoj de la slovakia Esperanto-movado” (de Ján Vajs) kaj “100 jahre der Zeit voraus” (100 Jahre Esperanto in Hamburg, 1904-2004).

La 17-an de oktobro Davor Klobučar disponigis foton de la tombo de Marija Pilepić (Opatija), frutempa esperantistino en Kroatio, kiun fotis Boris di Costanzo.

La 24-an de oktobro Vlado Jurković el Zagrebo sendis por kopiado unu foton (10-jara jubileo de Esperanta elsendo ĉe Radio Zagrebo, 1963) kaj tekston pri la nomita elsendo. Li mem vizitis Đurđevac por longa interparolo pri tiu temo la 31-an de oktobro. Tiam estis notitaj gravaj informoj pri la redakcianoj de Esperanta elsendo kaj transprenitaj  kvin aliaj fotoj por kopiado.

La 28-an de oktobro Jagoda Latinović Čaldarević disponigis  kvin fotojn pri la vizito al bieno “Zrno” de Zlata Nanić la 30-an de septembro.

La 30-an de oktobro estis ricevita letero de Sonja Jurković, filino de forpasinta veterana esperantistino Zlata Flego, kiu notis kelkajn biografiajn notojn pri sia patrino, kaj pruntis kvin fotojn pri ŝia vivo por kopiado.

La 10-an de novembro en telefona interparolo s-ro Aleksandar Kocian el Osijek esprimis sian deziron disponigi al la kolekto ĉiujn siajn Esperantajn librojn. La aranĝo ne okazis, ĉar pro la interveno de Davor Klobučar la libroj iris al kolekto de Kroata Esperanto-Ligo.

La 19-an de novembro Muzej grada Splita (Muzeo de urbo Split) disponigis al ni diĝitan foton de partoprenintoj de la 2-a Sudslava Esperanta Kongreso, okazinta en 1924 en Split. Helpis ricevi la foton s-ro Goran Borčić (supera kustoso) kaj la direktorino Elvira Šarić-Kostić. La institucio petis ankaŭ pli detalajn informojn pri tiu evento, kiun ni sendis samtage al ili. La informoj estis petataj pro la preparo de splita monografio, kie aperos ankaŭ la nomita foto. En aparta letero la direktorino permesis konsulti ankaŭ reston de la muzea materialo, se ni bezonos.

Meze de novembro, ni danke ricevis donace la libron “Sub la verda bluzo” de Gbeglo Koffi el Togolando.

Dum la internacia simpozio “Rolo kaj signifo de scienco en la nuntempa mondo”, kiu okazis en Banja Luka (Respubliko Serba, Bosnio kaj Hercegovino) la 7-an kaj 8-an de decembro, ni ricevis interŝanĝe la libron “Espernato, lingvo de paco en Irano” de Tereza Kapista kaj donace plurajn eldonaĵojn. Mira Makivić el Banja Luka donacis al ni trilingvan poemaron “Ćutanje je moja molitva / Silento estas mia preĝo / Silence is my prayer” (serba-Esperanta-angla), kaj la organizantoj de la simpozio donacis libron de simpoziaj referaĵoj “Uloga i značaj nauke u savremenom društvu” (kelklingva, grandparte kirillitera), poemarojn “Između dvije nevjere / Inter du malfidoj” (de Stevka Kozić-Preradović) kaj “Zamisao sunca / Sun-imago” (de Ranko Preradović), Turisman informilon “Banjaluka - Ekkonu, ĝisvivu, ekŝatu”, kaj kompaktdiskon kun la fotoj faritaj dum la simpozio.

Jarfine Davor Klobučar el Osijek sendis al ni pakaĵeton kun pluraj dokumentoj kopiitaj, kiuj rilatas la Esperanto-societojn en Osijek kaj poste ankaŭ DVD-on kun multaj fotitaj dokumentoj kiu nomiĝas “Materijali predani u Državni arhiv u Osijeku 2007 - Esperanto-arhiv “Liberiga Stelo” 1950-2002 (faris D. Klobučar)”.


Kontribuoj en 2008

La unua donaco en 2008 venis de D-ro Vinko Milinković el Rijeka. Li afable sendis al ni libreton “Internacionalstenografio: Gvidilo en Esperanto de F. de Kunovski”, supozeble el la jaro 1931.

La 30-an de januaro 2008 la estraro de “NAMA”, granda varmagazeno en Zagrebo, je nia peto, donacis al ni monografion de la entrepreno (presita en 1997), kiu taksas ankaŭ la estintan posendanton de la magazeno, s-ron Pal Kastner, faman zagreban esperantiston kaj membron de Lingva Komitato.

En februaro, Radenko Milošević el Zagrebo, donacis diĝitan foton de Unuiĝo de Kroataj Esperantistoj (fodinta en 1908).

La 19-an de marto ĉe Aleksandar Kocian en Osijek, estis transprenita kolekto kiu konsistas el proksimume 1400 diapozitivoj, fotitaj dum diversaj Esperanto-kongresoj (Britio, Nederlando, Germanio...).

Komence de aprilo per helpo de Soile Lingman el Stokholmo (Svedio), ni sukcesis havigi 10 mankantajn numerojn de “Norda prismo”, kaj 1 numeron donacis Ileana Schrøder el Kastrup (Danlando). Tiuj donacoj estis reeĥo de ampleksa serĉado en la skandinavia diskutgrupo, kiu engaĝiĝis post lanĉita niaflanka demando.

La 5-an de aprilo escepte grandan kontribuon al la kolekto donacis Dušan Adnađ el Borovo. Temas pri lia dua granda donaco, kiu konsistas el 474 libroj kaj broŝuroj, 2006 pecoj de diversaj revuoj kaj gazetoj, 127 fotoj, ĉirkaŭ 6000 folioj da diversaj korespodnaĵoj kaj dokumentoj, pluraj diplomoj kaj multaj aliaĵoj. Certe temas pri la plej ampleksa lastatempa kontribuo. 

Samtage, Tereza Kapista el Beograd (Serbio) rete al ni sendis liston de la pseŭdonimoj de Istvan Nemere.

Dum la Tutmonda Kongreso de Ĵurnalistoj Esperantistoj ni ricevis donace la numerojn 1/2008, 2/2008 kaj 3/08 de “Pola Esperantisto”, kiujn disponigis Halina Komar, la redaktorino. Tomasz Chmielik donacis al ni ekzempleron de “Reala homo en la homa realo”, Stanislaw Smigielski la specialan eldonon de “La infana raso” (kompaktdisko + libreto) kaj Dimitrije Janičić la ĵus eldonitan “Vortaron Esperanta-serban kaj serba-Esperantan”. En la kongresaj materialoj troviĝis kelkaj interesaj libroj: “Vilnius kaj Trakai - gvidlibro”, “Litovio dum jarcentoj” (Petras Čeliauskas), “Bibliografio de litoviaj Esperanto-eldonaĵoj (1890-2006)”, “Vilnius” (gvidlibro de Tomas Venclova), “Viltis Espero” kaj “Kongresa Libro”. Samtempe estis aĉetita la furora  libro “Universalaj lingvoj en Svislando” (A. Künzli).

La 1-an de junio, Radenko Milošević sendis  KD-on kun fotoj faritaj de Foto-studio “Kopešić” el Zagrebo, dum la solena koncerto en Lisinski.

Samtage Radenko Milošević sendis KD-on kun materialoj pri la filatela ekspozicio.

La  5-an de junio, Krunoslav Tišljar el Zagrebo donacis DVD-on kun la materialo filmita en la Koncertejo “Lisinski” la 26-an de majo.

En junio alvenis ankaĵ pakaĵo de Soile Lingman el Svedio kun 20 numeroj de “La Espero”.

En julio, dum la Universala Kongreso en Roterdamo, estis aĉetitaj pluraj mankantaj libroj el “Stafeto”-serio: “Nur tri kolorojn” (Eli Urbanova), “Unufingraj melodoj” (William Auld), “Ombroj de la kvara dimensio” (Edwin de Kock), “Eta vivo” (Clelia Conterno Guglielminetti), “Fajro sur mia lango” (Edwin de Kock), “Nova Ezopo” (Štefo Urban), “El tero kaj etero” (Julia Pioro), “Vesperkanto” (Hendrik Adamson), “Invit’ al japanesko” (Miyamoto Masao), “Norda naturo” (Hilda Dresen), “Vojoj kaj vorto” (Roberto Passos Nogueira) kaj “La tempo-maŝino/La lando de la blinduloj” (H. G. Wells). Per aĉeto estas havigita ankaŭ “Esperanto - direktna metoda” (lernolibro de Stano Marček por serboj) kaj “Tuj apude” (Humphrey Tonkin, gvidilo tra la kvartado de la CO de UEA). Jytte Sunekaer el Danlando donacis mankantan numeron de “Norda Prismo”, kaj  Jehoŝua Tilleman el Israelo unuatagan koverton kun speciala Esperanta isralea poŝtmarko eldonita en 2007. Krome estis havigitaj pluraj prospektoj en Esperanto kaj reklamilo “Esperanto Sleutel” (nederlanda). Terezija Kapista el Beogrado donacis libron “La Genezo”. Kelkajn plej novajn ekzemplerojn de “Litova Stelo” donacis la deĵorantino de la litova stando.

La UK en Roterdamo gravas ankaŭ pro la fakto, ke tie ni lanĉis la projekton pri Dokumenta Esperanto-Centro, kaj estis distribuitaj du specoj de prospektoj: “Zagreba Esperantisto - Trafa elekto” kaj “DEC konstruota”. Distribuiĝis ĉirkaŭ 1600 ekzempleroj en la speciala stando de Kroatio, ĉe kiu deĵoris pluraj personoj.

La 18-an de aŭgusto ekzempleron de sia originala poemaro “Reve kaj reale” donacis Anneke Buys (A. Schouten-Buys, Diontel 20, NL-7333 MC Apeldoorn, Nederlando).

La 25-an de aŭgusto ni danke ricevis du ekzemplerojn de la teatraĵo “Tabelo” de itala samideanino Anna Maria dall’ Olio el Pistoia (Corso Gramsci 77, IT-51100 Pistoia).

Samtage alvenis demando de s-ro Reinhard Hauepnthal pri interŝanĝo de malnovaj gazetnumeroj, kiun peris al ni Dušan Adnađ el Borovo. El tio komenciĝis intensa interŝanĝo. De s-ro Haupenthal ni ricevis la 4-an de septembro la unuan sendaĵon kun 175 kajeroj de “Germana Esperanto-revuo”, “Okcidentgermana revuo” kaj “Eŭropa Esperanto-revuo”, kio preskaŭ tute kompeltigis niajn ĝistiaman jarkolektojn. Intertempe ni atendas novajn sendojn, kaj la kunlaboro vastiĝis ankaŭ al interŝanĝo de libroj kaj supozeble direktiĝos al akiro de materialoj ankaŭ pri aliaj planlingvoj.

Uzado de la kolekto

Samtempe kun la akirado de novaj eroj, dum 2006, multaj duoblaĵoj el mia stoko estis senditaj al KEL. Al Urba biblioteko en Đurđevac estis donacitaj ĉirkaŭ 50 librotitoloj, kiuj estas katalogitaj kaj disponigitaj al la publiko kiel malgranda Esperanto-fako. Multaj unuopuloj petis helpon pri diversaj temoj, kaj  ekde 2006 plenumo de tiaj petoj estas ankaŭ sisteme notata. Konstanta uzanto  estis Kroata Esperanto-Ligo al kiu estis disponigata materialo ekz. por bezonoj de “Tempo”  kaj  la oficiala retpaĝo de KEL.  Informoj kaj fotoj pri fervojistoj-esperantistoj estis senditaj al Romano Bolognesi, gvidanto de IFEF, kaj al KFEA estas donacitaj fotokopioj de materialoj el la kolekto de Ilija Puhalo. La fotokopiojn petis ankaŭ Velimir Piškorec por sia jam menciita esploro pri Mavro Špicer. Informojn plurfoje dum 2006 mi sendis ankaŭ al Geoffrey Sutton (Britio) pro liaj priliteraturaj esploroj.

En januaro 2007 Dušan Adnadj ricevis fotokopiojn de certa historia materialo por sia eksterlanda korespondanto.

En 2008 estis pruntitaj diversaj Esperanto-lernolibroj al Velimir Piškorec por lia esploro. Al Nikola Rašić en Roterdamo estis plurfoje senditaj informoj por  lia esploro pri akademiano Dalibor Brozović. Al Kroata Esperanto-Ligo estis rifuzita helpo petita okaze de la organizado de jubilea koncerto en la Koncertejo  "Lisinski" pro pluraj nesolvitaj rilatoj inter KEL kaj estonta DEC.
 
El kio konsistas la kolekto

Laŭ supraĵa statistiko, la kolekto en 2008 konsistis el: proksimume 3000 libroj kaj broŝuroj kaj  pluraj centoj da  binditaj kaj nebinditaj jarkolektoj de diversaj gazetoj kaj revuoj, (plus kelkaj miloj da nekompletaj nebinditaj). Dokumenta parto konsistas el minimume 10.000-12.000 folioj  da diversaj materialoj (korespondaĵoj, dokumentoj). Ekzistas taglibroj, manuskriptoj, tradukoj, originalaj verkoj. Parte ili estas ankaŭ retajpitaj kaj konservataj sur KD-oj. Filatela kolekto konsistanta el poŝtmarkoj, poŝtkartoj, poŝtstampoj kaj diversaj gluetikedoj, kies preciza nombro ankoraŭ ne estas konata. En foto-kolekto troviĝas pluraj centoj de paperaj kaj diĝitaj fotoj, kun apartaj kolektoj de portretoj de kroatiaj esperantistoj, de Esperantlingvaj verkistoj, kaj ĝenerala esperantistaro. Teksto-kolekto konsistas el multaj diversaj tekstoj de paroladoj, kaj kolekto da tekstoj prenitaj en la reto, kolekto de korespondaĵoj kaj formularoj pri diversaj biografioj, unuopaj dosieroj pri diversaj temoj kaj personoj. Aparte estas konservitaj kelkaj centoj da Esperantaj turismaj prospektoj pri urboj kaj landoj. Konserviĝas ankaŭ aliaj materialoj: kolekto de insignoj, unuopaj stampiloj, flagoj, diskoj, kasedoj, KD-oj, ŝildoj, moneroj, ludkartoj, Esperantaj-ludiloj ktp. En apartaj dokumentujoj troviĝas kelkmil gazeteltondaĵoj (priesperantaj artikoloj aperintaj nacilingve en diversaj gazetoj). Kompleta konsisto de la kolekto estos konata post sufiĉe longa tempo.
 Samtempe kun la kolektado, okazas konstanta bibliografia laboro.

Situo kaj estonteco de la kolekto

Đurđevac troviĝas en favora loko: en kruciĝo de vojoj inter orienta kaj okcidenta Eŭropo, 120 kilometrojn de la kroatia metropolo Zagrebo, kie troviĝas sidejo de KEL. El Zagrebo ĝi estas bone ligita per trajno, buso kaj aŭtomobile (iom pli ol unuhora veturado).

La posedanto estas membro de Pasporta Servo, kaj eventualaj uzontoj de la kolekto povas loĝi kaj esplori samloke. Disponeblaj estas eblecoj por kopiado, skanado kaj alimaniera multobligo. Helpo de la posedanto de la kolekto estas ebla ĉu surloke, ĉu per serĉado de necesaj informoj, kopiado, faksado, retsendo al klientoj kie ajn. La estonta sorto de la kolekto dependos de diversaj cirkonstancoj.  Ĝi ĉiukaze ne devus fariĝi amaso da neuzebla papero en iu nacilingva biblioteko, nek resti neprizorgita de la Movado mem. La Movado devus jam nun senti bezonon pri konservado de sia heredaĵo, kaj provi akiri ŝtatan protekton al la kolekto, sed samtempe havi la eblecon uzi ĝin sen limigoj.

Miaj privataj 30-jaraj spertoj pruvas, ke multaj malnovaj samideanoj ne scias al kiu komisii konservadon de siaj Esperantaĵoj, estas evidente, ke estonte ĉiam pli da materialo kolektiĝos en Dokumenta Esperanto-centro, kion konfirmas la latatempa  alfluo (ene de du jaroj la kolekto duobliĝis).  Mi invitas ĉiujn fari sortoportan decidon por gravaj Esperanto-materialoj. Se vi ne volas donaci la originalojn, permesu al mi fari kopiojn, kaj tiel almenaŭ eviti eventualan danĝeron pri perdiĝo de la originaloj. Tiun inviton la nacia organizaĵo Kroata Esperanto-Ligo en la pasintaj jaroj ne rekonis kiel bonan proponon.

Se vi volas kontribui

Se vi disponas pri kia ajn materialo rilatanta al Esperanto (ĉu nacilingva aŭ Esperantlingva), aŭ pri iu alia planlingva projekto,  vi povas donaci ĝin al la kolekto aŭ prunti por kopiado. Pri la detaloj kontaktu min   kaj mi organizos la plej simplan manieron por transpreni ĝin sen fari al vi ian ajn elspezon.

Se vi volas kontribui per monhelpo al fonduso de Dokumenta Espranto-Centro, kiu celas kolekti monon por konstruigo de aparta konstruaĵo, petu detalojn de mi aŭ de Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj.

Se vi estas eldonisto, ni petas vin disponigi al nia kolekto senpagan specimenon de viaj eldonaĵoj (libroj, broŝuroj, gazetoj, prospektoj kpt.).

Se vi volas interŝanĝi, bonvolu sendi ofertoliston kaj serĉliston, indikante la kondiĉojn.

Jen mia adreso:
Josip Pleadin, Bana Jelačića 138 A, HR-48350 Đurđevac, Kroatio
Telefono/Faksilo: 00 385 (0)48 811 266
Retadreso: La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin
Skajpo: josip_pleadin