Forpasis Adem Jakupović
Verkita de Josip Pleadin   
21/01/2013
adem_jakupovic.jpgLa 19-an de januaro 2013, forpasis ADEM JAKUPOVIĆ, diplomita elektroteknika inĝeniero, tradukisto kaj verkisto, la filo de geesperantistoj Mehmed kaj Evica Jakupović (iama gravaj aktivuloj en Rijeka). Li naskiĝis la 21-an de  novembro 1944 en Zemun, finstudis la Elektroteknikan fakultaton en Beogrado (1970) kaj laboris en “Dunav-osiguranje”, kiel specialisto pri komputiloj dum pli ol 30 jaroj. Li tradukis ĉirkaŭ 20 prikomputilajn librojn el la angla, germana kaj itala lingvoj en la serban. Aŭtoro aŭ kunaŭtoro de 11 komputilaj libroj.

Li parolis la anglan, germanan, italan kaj Esperanton, kaj pasive konis la hispanan. Esperantistiĝis en 1957, trapasis ekzamenojn A (1958), B (1963), C (1965) kaj estis membro de Esperanto-societo Zemun, ĝia komtiatano kaj prezidanto. Membro kaj komitatano de Esperanto-societo “Radomri Klajić” en Beogrado, membro de la LKK de UK en Beogrado (1973), membro de Esperanto-instituto de Serbia Esperanto-Ligo. Li estis teknika redaktoro de la “Antologio de serba poezio 1200-2000”. Partopreninto de Esperanto-laborbrigado en 1959 en Malošište apud Niš.

Laste li estis prezidanto de la reformita Serbia Esperanto-Ligo kaj unu el la plej gravaj membroj de la novefondita Esperanto-societo “Nova Sento” en Beogrado, unu el la membroj klopodantaj akiri propran ejon por esperantistoj en Beogrado. Kroataj esperantistoj renkontis lin en la landaj Esperanto-kongresoj en Bjelovar, kaj laste pasintjare en Koprivnica.

Li estis silentema homo, sed tamen multon faranta. Multaj kroatoj ne scias, ke li estis la ĉefa meritito en la malkovro de la nepino de kroata Esperanto-pioniro Fran Kolar. Dokumenta Esperanto-Centro en Đurđevac perdis valoran kunlaboranton kiu ofte akiradis tre gravajn informojn. Por serbia Esperanto-movado lia forpaso estas netakseble grava perdo, ĉar li apartenis al grupo de plej kapablaj nuntempaj aktivuloj en Serbio.