Forpasis Boriša Milićević |
Verkita de Dimitrije Janičić | |
04/02/2013 | |
Boriša Milićević, konata serbia esperantisto, forpasis en Novi Sad la 2-an de februaro 2013.
Boriša Milićević naskiĝis la 14-an de oktobro 1931 ĉe Kuršumlija (Serbio). Li diplomitiĝis ĉe la Filologia fakultato en Beogrado. Li parolis kaj skribis en 8 (ok) fremdaj lingvoj kaj estas oficiala (ĵurinta) tradukanto de kvar fremdaj lingvoj (franca, germana, hispana kaj portugala).
Oficis en Rača, Niš, Novi Sad. La oficperiodon finis kiel konsilisto pri bankrilatoj kun eksterlando en Deviza Sektoro de Privredna banka, Novi Sad. Pensiulo ekde la 1-a de decembro 1997.
Li fariĝis esperantisto kiel studento en 1953 en Beograd. Kunfondinto de Studenta Esperanto-Klubo en Beograd. Plenumadis diversajn gravajn funkciojn en Esperanto-societoj, Vojvodina Esperanto-Ligo, Serbia Esperanto-Ligo kaj Jugoslavia Esperanto-Ligo.
Estis ĝenerala sekretario de TEJO-Kunvenoj (1955-1956), kaj trifoje JEL-delegito (1977-1979, 1983-1986, 1992) en UEA-Komitato, Rotterdam. Laste li estis delegito de UEA por urbo Novi Sad. Ekde 1984 li plenumas volontule la funkcion de direktoro de Esperanto-Instituto de SEL. Li posedis C-diplomon (profesoro de Esperanto). Dum jaroj gvidis diversgradajn Esperanto-kursojn, estis ĵuriano de la revuo "Voĉo", Borovo en l976, kaj de Esperanto-societode Malto por aprezo de E-tradukoj de la poemoj de Maltaj poetoj en 1989. |