Esperanto - genia projekto aŭ stultaĵo?
Verkita de Mato Špekuljak   
17/03/2013
eosekcija1-2mala.jpg

La 16-an de marto 2013 en ejo de Rusa nacia komunumo en Zagreb (str. Trnjanska 35, Zagrebo), Esperanto-sekcio de la kroatia Societo por la rusa lingvo kaj kulturo http://www.ruskijezik.info/esperanto okazigis aranĝon por esperantistoj kaj neesperantistoj interesiĝantaj pri "rusaj Esperanto-temoj". Oni prezentis la unuan libron pri Esperanto el jaro 1887, kiun L. L. Zamnehof publikigis en Varŝavo (estinta tiam kadre de la Rusia imperio) kaj en la rusa lingvo.

La prezentado starigis antaŭ ĉeestintoj demandon, ĉu Esperanto estas genia projekto aŭ stultaĵo? Prelegis Mato Ŝpekuljak, givdanto de la sekcio kaj prezidanto de la Societo. Li strebis argumenti, ke Esperanto neniukaze estas stultaĵo, sed tute kontraŭe - ke ĝi estas genia lingva projekto. Kvankam inter aŭskultintoj estis ankaŭ neesperantistoj (prelego kaj prezentado estis farita en la kroata lingvo) neniu el ĉeestintoj kontraŭargmentis.