La amo brilu ĉie!
Verkita de Marija Jerković   
05/03/2015

Image

Sub la titolo "La amo brilu ĉie", Muzika Unuiĝo Arija en Zagrebo organizis koncerton okaze de Tago de Sankta Valenteno, en la salono de la Kinejo de Studenta Centro, la 14-an de februaro 2015.
La koncertan programon partoprenis junularaj grupoj, korusoj kaj dancgrupoj el elementaj lernejoj de Zagreb kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. En la programo ili prezentis infankantojn kaj dancojn. Inter la dekdu grupoj, kiel specifaĵo, estis ankaŭ la Esperanta koruso "Gajuletoj" el Elementa lernejo Davorin Trstenjak, gvidata de sia instruistino Silvija Fostač, kiu prezentiĝis per la kanto "Kiam estas mi kontenta" .
La  programgvidanto prezentis "Gajuletojn" kiel unikan grupon, kiu kantas Esperantlingve kaj anoncis ilian vojaĝon al la Internacia festivalo de Esperantaj kantoj en Vroclavo (Pollando).
La koncerta salono estis plenplena, kaj post la prezentado de "Gajuletoj" ĉiuj aplaŭdis. La bileto por la koncerto kostis 30,00 kunaojn, sed la koncerto mem havis humanecan karakteron, kaj la tuta gajno estis donacita al la infana domo Sankta Jozefo en Hrvatski Leskovac.