MONTKABANA RENKONTIĜO 2015
Verkita de Vanja Radovanović   
10/03/2015

Image

Montkabana renkontiĝo estas aranĝo por montmigrantoj kaj ŝatantoj de la naturo.  La ĉi-jara MKR estas la 26-a laŭvice, kaj ĝi okazos sur la adriatika insulo Lošinj, en la urbeto Veli Lošinj, inter la 1-a kaj 4-a de oktobro 2015. La MKRejo estos la Junulargastejo Veli Lošinj, kiu ofertas 50 litojn en 2- ĝis 5-litaj ĉambroj (ĉiuj kun akvopelvoj) kun etaĝaj necesejoj kaj duŝejoj. La MKR-ekskursoj gvidos nin sur la plej altan pinton de la insulo, Osorščica (588 m), de kie videblas la tuta norda Adriatiko, kaj laŭ tre bela apudmara migradvojo laŭ kiu ni atingos belajn kaj malofte vizitatajn partojn de la insula marbordo.


Pli detale pri la aranĝo vi povas vidi ĉe: http://keja.hr/mkr/cxi-jara-mkr/
La aliĝilo troviĝas ĉe: http://keja.hr/mkr/aligxu-al-mkr/