PROF. DR ILONA KOUTNY PRELEGOS EN ZAGREBO
Verkita de Esperanto-societo Tibor Sekelj   
10/03/2015

Image

Esperanto-societo "Tibor Sekelj" el Zagrebo, anoncas prelegon "Esperantlingva bildo de la mondo" de Prof. dr Ilona Koutny (gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj kaj de la Finn-Ugra Katedro ĉe la Universitato Adam Mickiewicz, Poznano, Pollando). La prelego okazos la 18-an de marto 2015 je la 19h00 en Zagrebo, Ulica kneza Mislava 11. En la prelego prof. Koutny, kiu estas membro de la Akademio de Esperanto, traktos diversajn problemojn, kiel ekzemple: Ĉu Esperanto entute prezentas iun propran bildon de la mondo aŭ nur spegulas aliajn (ekz. en kiu koloro kaj formo ni vidas la sunon); se jes, kian, kaj ĉu ni pensas en tiuj specialaj kategorioj, kiam ni uzas Esperanton?

Pluajn informojn pri la preleganto kaj la prelego vidu ĉe: http://www.amu.edu.pl/~interl/