“LA TRAJNO EN LA NEĜO” APEROS EN ESPERANTO
Verkita de Zdenka Polašek   
14/04/2015

Image

    Unu el la plej konataj porinfanaj verkoj de kroata verkisto Mato Lovrak (1899-1974) “La trajno en la neĝo” aperos en Esperanto. Tiel decidis Bjelovara esperantista societo kaj Unuiĝo de zagrebaj esperantistoj, kies prezidantoj Franjo Forjan kaj Radenko Milošević la 13-an de aprilo 2015 en Vrbovec subskribis kontrakton pri kuneldono de la romano.
    La romanon tradukis Josip Pleadin, kun la permeso de s-ino Jagoda Hodak, filino de la aŭtoro. La kontrakto pri aŭtoraj rajtoj estis subskribita kun la Kroata aŭtor-agentejo komence de aprilo. Financan helpon por ĉi tiu eldono aprobis Departemento Bjelovar-Bilogora kaj Komunumo Veliki Grđevac.
    La ilustraĵojn tre lerte desegnis lernantoj de Elementa lernejo “Mato Lovrak” el Veliki Grđevac, kun afabla permeso de la direktorino Ivana Pavlečić kaj kunlabore de mentorinoj Marija Čičak kaj Anita Res. La manuskripton provlegis Tomasz Chmielik el Pollando.
    Oficiala prezento de la libro okazos dum la tradicia aranĝo “La tagoj de Mato Lovrak” en Veliki Grđevac, la 27-an de majo.

Image