LETERO EL LA ZAGREBA ĜEMELURBO KIOTO
Verkita de TAHIRA Masako   
20/04/2015

Image

Saluton el Kioto al vi ĝemelurbaj esperantistoj!
Ni esperantistoj de Kioto-Esperanto-Societo okazigos la 63an Kongreson de Esperantistoj en Kansajo (2015/06/20-21) en Kioto. Kansajo estas nomo de la regiono ĉirkaŭ Kioto, Nara, Oosaka, Koobe kaj aliaj, okcidenta parto de Japanio.
La kongresa temo: Amikojn en la tuta mondo per Esperanto, lingvo sen landlimoj!
La kongresa komitato publikigos viajn salutmesaĝojn por la kongreso el ĝemelaj urboj en la ekspoziciejo de la kongresejo (Domo por Internacia Komunumo de Kioto), kiun vizitas urbanoj kaj alilandanoj.
Kioto havas naŭ ĝemelurbojn: Parizo (Francio), Bostono (Usono), Kolonjo (Germanio), Florenco (Italio), Kievo (Ukrainio), Ŝijano (Ĉinio), Gvadalaharo (Meksiko), Zagrebo (Kroatio) kaj Prago (Ĉeĥio).
Viaj mesaĝoj estos ekspoziciataj antaŭ, dum kaj post la Kongreso en la ekspoziciejo (2015/06/17-23) kaj estos presataj en la Kongresa Libro.
Ni atendas viajn amikajn mesaĝojn senpacience! Ne nur mesaĝoj, sed ankaŭ fotoj, bildoj kaj aliaj bonvenindas.
Jen la kontaktadreso: La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin
Retejo: http://esperanto.jp/kek63/

Se vi volas sendi al ni ne nur rete, sed ankaŭ papere, jen la adreso:
La 63a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo, Japanio 600-8455, Kyoto-si, Simogyo-ku, Nisinotoin-Gozyo-Agaru, Yawatatyo 537-6, Esperanto-Kaikan

Antaŭdankon pro via kunlaboro!