KUN BULGARAJ ESPERANTISTOJ EN RUSE
Verkita de Josip Pleadin   
28/05/2015

Image

Bulgara Esperanto-Asocio (BEA) kaj la landa Esperanto-movado en Bulgario havas longan kaj riĉan historion. Pri tio mi povis konvinkiĝi ankaŭ dum la vizito al la 67-a kongreso de BEA, kiu okazis inter la 24-a kaj 26-a de aprilo 2015 en Ruse. Kun nostalgio la bulgaraj esperantistoj rememoras tiun tempon, kiun ili nomas "antaŭ la ŝanĝoj". Kaj kvankam nun estas alia tempo kaj aliaj kondiĉoj, la kongreson en Ruse vizitis ducento da esperantistoj el ĉiuj partoj de la lando kaj 14 alilandanoj. Mi venis ĉefe pro la prezento de la libro de originala bulgara Esperanto-verkisto Georgi Mihalkov, kiun eldonis Dokumenta Esperanto-Centro en Đurđevac (Kroatio). Temas pri la novelaro "La viro el la pasinteco", kiu estis prezentita, kune kun aliaj du libroj, la 24-an de aprilo en la urba biblioteko "Ljuben Karavelov".

La kongreso havis laboran, kulturan kaj amuzan programojn, kio estas la principo uzita ankaŭ dum kroatiaj kongresoj. La ekstarlandanoj ĉefe plendis pro la krokodilado de bulgaraj esperantistoj. Kvankam al eksterlandanoj estis proponitaj turismaj programoj, mi tamen ĉeestis la tutan jarkunvenon de BEA, okazintan la 25-an de aprilo, por informiĝi pri la stato de la bulgara movado. El komplete bulgarlingvaj raportoj oni povis ekscii pri identaj problemoj alfrontitaj ankaŭ de ĉiuj ekssocialismaj landoj.

Laŭ la statistiko, en 2014 BEA havis 10 individuajn kaj 420 kolektivajn membrojn en 27 societoj. Malgraŭ perdo de multaj iamaj nemoveblajhoj, el kiuj la plej granda estis la hotelo en Pisanica, BEA sukcesis konservi kelkajn en diversaj urboj. Interese por mi estis ekscii, ke dum la flora periodo de la bulgara movado, en BEA laboris eĉ 24 profesiaj oficistoj pagataj de la ŝtato! Nur BEA havas la juran personecon, kaj la societoj estas ĝiaj filioj sen tia statuso. Ekzistas tamen kelkaj societoj, kiuj akiris la juran personecon kaj funkcias memstare kiel kulturdomoj, kiel ekz. tiu en Razgrad. La posedataj nemoveblaĵoj nun servas kiel la ĉefa fonto de enspezoj de BEA, sed la asocion gvidas nur nepagataj volontuloj. La prezidanto estas Boris Gaĝanov, vicprezidanto Maja Gorova, sekretario Georgi Mihalkov kaj estraranoj Veselka Kamburova kaj Sneĵinka Angelova.

La kongresanoj en Ruse loĝis plejparte en la hotelo "Riga", en kies restoracio okazis ankaŭ komuna vespermanĝo kun riĉa programo (tombolo, kvizo, muziko). Interkona vespero okazis en la restoracio "Kristal", kaj la labora kaj kultura partoj de la kongreso en la ejo, kie kutime okazas kunvenoj de urbaj deputitoj.

Mia partopreno en la kongreso estis bona okazo por interŝanĝo de spertoj kaj informoj, kiuj povus rezulti per pli intensa kunlaboro inter Bulgario kaj Kroatio. La 68-a kongreso de BEA okazos en Sofio, plej verŝajne en majo 2016.