Kroataj infanoj kantis en Vroclavo
Verkita de Marija Jerković   
28/05/2015

Image

Labori kun infanoj kaj tiamaniere ĉe ili flegi favoran senton al Esperanto, estas unu el gravaj aktivecoj de kelkaj kroatiaj Esperanto-societoj. Jam de kelkaj jaroj multe da atento estas dediĉita al infana kanta kaj danca grupo "Gajuletoj", gvidata de instruistino Silvija Fostač, kiu funkcias ĉe la Elementa lernejo "Davorin Trstenjak" en Zagrebo. Pasintjare Unuiĝo de Prelegantoj de Esperanto (UPE) petis de Urbo Zagrebo subvencion por ilia vojaĝo al la 3-a eŭropa festivalo de Esperantaj kantoj, kiu okazis la 16-an kaj 17-an de majo en Vroclavo (Pollando). Pozitiva respondo de Urbo Zagrebo venis dum la pasinta Zamenhofa tago. Post intensaj preparoj, la planita vojaĝo estis realigita inter la 15-a kaj 18-a de majo. Dudek kvin gelernantoj de Elementa lernejo "Davorin Trstenjak" kaj kvar plenkreskaj akompanantoj partoprenis la festivalon, kiu okazis en tri agkategorioj kaj en du subkategorioj: korusoj kaj solistoj. La zagreba grupo gajnis la duan lokon en la korusa kategorio por festivalanoj malpli ol 18-jaraĝaj, kaj estis prezentita en la koncerto de laŭreatoj la 17-an de majo.

Por siaj kroataj gastoj, krom la festivala kantado, la organizantoj pretigis ankaŭ interesan turisman programon: urborigardadon, ŝipveturadon sur la rivero Odro kaj spektadon de spektaklo kun lumigitaj fontanoj.