Jarkunveno de Bjelovara Esperantista Societo
Verkita de Franjo Forjan   
28/05/2015

Image

La 24-an de majo 2015, en la restoracio "Šenoa" okazis jarkunveno de Bjelovara Esperantista Societo, kiu akceptis du bazajn dokumentojn: la Statuton kaj la Strategian planon.  La nova Statuto estas adaptita al la postuloj de la nova Leĝo pri asocioj, kaj la Strategia plano rilatas la jarojn 2016-2018. Per unuminuta silento la ĉeestintoj omaĝis siajn forpasintajn samideanojn, aparte s-anon Dragutin Kranželić, kiu forpasis la 15-an de majo. Estis prezentitaj labor- kaj financa raportoj por 2014, kiuj estis unuanime akceptitaj.