"La trajno en la neĝo" prezentita en Veliki Grđevac
Verkita de Zdenka Polašek   
28/05/2015

Post kelkaj monatoj da preparoj, la komuna eldonprojekto de Bjelovara Esperantista Societo kaj Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj "La trajno en la neĝo" (porinfana romano de Mato Lovrak), estis prezentita en Veliki Grđevac la 27-an de majo 2015, enkadre de oficiala programo de la manifestacio "La tagoj de Lovrak". Tiu manifestacio jam 28 jarojn okazas en la naskiĝvilaĝo de la verkisto, kaj kiel grava kultura aranĝo estas regule subvenciata de la kroata Ministerio pri kulturo kaj aliaj kulturaj instancoj.

Image

Kiel ni jam diskonigis, la libron tradukis Josip Pleadin el Đurđevac, kaj helpe de la lernantoj de elementa lernejo el Veliki Grđevac, kiu portas la nomon de la verkisto, la libro estas bele ilustrita. La oficiala prezento okazis en la loka kinejo antaŭ preskaŭ 150 gelernantoj kaj instruistoj. En la sama ejo estis prezentita ekspozicio de infanaj ilustraĵoj, el kiuj nur dek estis elektitaj por la libro. Ĉeestis la programon ankau la anstataŭantino de la departementestro s-ino Đurđica Ištef Benčić kaj la komunumestro de Veliki Grđevac, s-ro Marijan Dautanac. La libroprezenton gvidis prof. Zdravko Seleš en Đurđevac kun helpo de Grozdana Grubišić-Popović kaj la librotradukinto Josip Pleadin. Dialogon el la libro prezentis literatura sekcio de la lernejo, post kio la infanoj kiuj ilustris la libron, iliaj mentorinoj kaj la lerneja direktorino s-ino Ivana Pavlečić, el la manoj de s-ino Ištef Benčić ricevis ekzemplerojn de la libo kun speciala dediĉo kaj lernolibron de Esperanto. Speciala panorama trajno veturigis la infanojn-ilustristojn en la Centron de Mato Lovrak, kie estis farita komuna foto antaŭ la trajno priskribita en la ĵus eldonita libro. La lerneja direktorino, s-ino Ivana Pavlečić, dum la poste okazinta lunĉo, esprimis sian dankon al esperantistoj pro la sukcese realigita kunlaboro.