REGULA KUNVENEJO DE UNUIĜO DE ZAGREBAJ ESPERANTISTOJ
Verkita de Radenko Milošević   
06/12/2015

Image

Komence de decembro 2015, Unuiĝo de zagrebaj esperantistoj (UZE) ricevis ŝlosilojn de sia estonta kunvenejo kiun, post multaj klopodoj, al ĝi disponigis la zagreba urba komunumo Medveščak. La kunvenejo troviĝas en Radnički dol n-ro 1, kie UZE okazigos siajn regulajn kunvenojn kaj aliajn programojn (prelegojn, kursojn) ĉiun sabaton inter la 14h00 kaj 17h00. La kunvenejo troviĝas  tre proksime al Zamenhofa strato kaj estas facile trame atingebla el Placo de banuso Jelačić, la ĉefa placo de Zagrebo. Regulaj aktivecoj en la UZE-ejo komenciĝos dum januaro 2016.
Post la malfeliĉa malfondo de la plej longdaŭra zagreba Esperanto-societo "Bude Borjan", kiu okazis la 20-an de aprilo 2011, UZE proponis, ke oni daŭre okazigu diverstemajn prelegojn kaj kunvenojn, kiel praktikis "Bude Borjan" dum 60 jaroj, sed la situacio en Zagrebo rapide malboniĝis, aparte pro la konflikto inter KEL kaj ĝiaj societoj. Kvankam en Zagrebo krom UZE ekzistas ankaŭ Esperanto-societo "Tibor Sekelj", Kroata Fervojista Esperanto-Asocio (KFEA)  Studenta Esperanto-Klubo kaj Unuiĝo de Prelegantoj de Esperanto (UPE), kvalitaj programoj draste reduktiĝis. UZE volas reaktivigi ĉiujn esperantistojn, kiuj sentas sian respondecon pri Esperanto en Zagrebo. Havigo de propra kunvenejo faciligos tiun mision, kaj UZE invitas ĉiujn zagrebajn (kaj eksterzagrebajn!) esperantistojn partopreni la programojn, ĉar membreco en UZE ne estos nepra kondiĉo por tio. Bonvenas ĉiuj, kiuj volas renkonti samideanojn, prelegi aŭ aŭskulti, lerni kaj praktiki la lingvon, nepre en bona etoso.
Se vi volas regule ricevadi informojn pri planataj programoj, sendu vian konfirman retmesaĝon al: La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin