UNUIĜO DE ZAGREBAJ ESPERANTISTOJ INVITAS VIN!
Verkita de Radenko Milošević   
19/12/2015

La 12-an de decembro 2015, precize je la oka datreveno de sia fondiĝo, UZE kunvenis por la unua fojo en sia nova kunvenejo en Radnički dol n-ro 1, kaj la kunvenintoj diskutis pri la projekto KRESKO (KRoata ESperanta KOlegaro). Por niaj estontaj kunvenoj ni invitas ĉiujn zagrebajn kaj aliurbajn esperantistojn, inkluzive de eksterlandaj samideanoj, kiuj troviĝas en Zagrebo, ke ili vizitu nin en nia kunvenejo ĉiun sabaton ekde la 11h00.

Image 

 
Jen la programoj, kiuj atendas vin:
 
La 19-an de decembro 2015:
Amika diskutkunveno
 
La 26-an de decembro 2015 kaj la 2-an de januaro 2016:
Ni ne kunvenos pro la festotagoj
 
La 9-an de januaro 2016:
Josip Pleadin prelegos pri “Stato kaj perspektivoj de Esperanto en Kroatio”
 
La 16-an de januaro 2016:
Proklamo de laŭreatoj de la 2-a Literatura konkurso “Ivo Rotkvić”, organizita de UZE
 
La 23-an de januaro 2016:
Prezento de nova duobla numero (32-33) de “Zagreba Esperantisto”
(ĉiuj venu por preni sian senpagan ekzempleron)
 
La 30-an de januaro 2016:
Novaĵoj el Esperantujo (informoj, onidiroj kaj klaĉoj).
 
La 6-an de februaro 2016:
Kiel ni konservas nian heredaĵon - rakonto pri DEC
 
La 13-an de februaro 2016:
Bjelovaranoj invitas vin festivali!
 
Kontakto: La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin

 

Image