RAPORTO PRI LA LITERATURA KONKURSO "IVO ROTKVIĆ" 2015
Verkita de Zdravko Seleš   
17/01/2016

Image

En 2014 Unuiĝo de zagrebaj esperantistoj renovigis la Literaturan konkurson “Ivo Rotkvić”, kiu estis sukcese organizita ankaŭ 2015. Ĝia tasko estas daŭrigi la tradiciojn de la antaŭa samnoma konkurso de Zagreba Esperanto-Ligo, kaj ĝi okazas en kvar branĉoj:

  1. originala poezio
  2. originala prozo
  3. tradukoj el la kroata
  4. tradukoj el aliaj lingvoj


En 2015 la limdato por sendi konkursaĵojn estis la 31-a de oktobro, post kiam la konkursa ĵurio, konsistanta el Zdravko Seleš (prezidanto), Jozo Marević kaj Zlatko Hinšt (membroj) tralegis la ricevitajn verkojn, markitajn per pseŭdonimoj, kaj decidis, ke:

En la branĉo “Orginala poezio”, la plej bonaj konkursaĵoj estas:

  1. “Ĉi-nokte” de Suso Moinhos (Hispanio)
  2. “La doloro” de Dimitrije Janičić (Serbio)
  3. “2010” de Suso Moinhos (Hispanio)


En la branĉo “Orginala prozo”, la plej bonaj konkursaĵoj estas:

  1. “Familia sekreto” de Suso Moinhos (Hispanio)
  2. “Salato kaj pilafo” de Suso Moinhos (Hispanio)
  3. “Hurtigruten” de Kerstin Rohdin (Svedio)


En la branĉo “Tradukoj el aliaj lingvoj”, la plej bonaj konkursaĵoj estas:

  1. Friedrich Nietzsche: Delica kanzono - tradukita de Evgenij Leonidoviĉ Georgiev (Kazaĥio)
  2. Panda: La lasta flugo de Karlson - tradukita de Evgeniy Tikhonov (Rusio)
  3. Albert Giraude: Por Kolombina - tradukita de Stephané Brault (Kanado)


En la branĉo “Tradukoj el la kroata” la premioj ne estas aljuĝitaj pro manko de konkursaĵoj.

Ĉiuj laŭreatoj ricevos diplomojn kaj libropremiojn, kaj iliaj verkoj aperos en la sekva numero de “Zagreba Esperantisto”.