DINKO MATKOVIĆ (1925-2016)
Verkita de Josip Pleadin   
25/02/2016

La 24-an de februaro 2016 en Split forpasis en la 91-a vivojaro Dinko Matković, la lasta esperantisto el la adriatika insulo Hvar. Dinko Matković naskiĝis en Vrboska (insulo Hvar) la 10-an de junio 1925. Li diplomiĝis en la Supera pedagogia lernejo en Zagrebo, kaj kiel instruisto postenis en diversaj urboj. Al lernantoj li instruis la anglan lingvon, sed ekde 1946, kiam li aŭtodidakte ellernis Esperanton, la Internacia Lingvo fariĝis lia ĉefa temo por la tuta vivo kaj li instruis ĝin al lernantoj el Dubrovnik kaj Jelsa. Kun siaj lernantoj li partoprenis en la internacia lerneja korespondado “Grajnoj en vento”. Li estis membro de Esperantaj societoj en Zemun, Zagrebo, Dubrovnik kaj Split, en Dubrovnik eĉ societa prezidanto.

Image 

Dum multaj jaroj li estis membro de Sennacieca Asocio Tutmonda, partopreninto de kelkaj SAT- kaj Universalaj Kongresoj de Esperanto kaj diversaj aliaj Esperantaj aranĝoj en pluraj landoj. En la lastaj jardekoj li okupiĝis pri verkado de aforismoj, kiuj aperis nacilingve en la libro “Buodulske batudice” (2001) kaj Esperantlingve en la verko “333 cerbaj impulsoj” (2001). Liaj aforismoj aperadis en la humurrubriko Pomet de la gazeto Slobodna Dalmacija kaj estis legitaj en Radio Split. Pola esperantisto Georgo Handzlik elektis 29 aforismojn de Dinko Matković por la antologio de originalaj aforismoj “Verdeskaj Pensoj”. Li kolektadis ĉakav-dialektan lingvan riĉaĵon (proverbojn) de sia naskiĝvilaĝo kaj en 2004 kroatlingve verkis Vortaron de frazemoj kaj proverboj de Vrboska sur la insulo Hvar.
Li verkis kroatlingvan haiku-poezion.

En 2009 Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj atribuis al li Veteranan diplomon por pli ol 50-jara persista partopreno en la Esperanto-movado.

Pro sia aĝo li ne povis multe vojaĝi, sed novaj teknologioj (interreto kaj skajpo) permesis al li resti neizolita. Li havis multajn korespond- kaj interparol-amikojn tra la mondo, kun kiuj li kontaktis preskaŭ ĝis la lasta spiro.
Oni entombigos lin sabate la 27-an de februaro en la loka tombejo de Vrboska.