LIBROPREZENTOJ EN ZAGREBO
Verkita de Josip Pleadin   
15/03/2016

La Zagreba lingvistika rondo kaj Unuiĝo de zagrebaj esperantistoj (UZE) invitas vin partopreni la publikan prezenton de la kroatlingva verko de prof. d-ro sci. Velimir Piškorec kaj lia kunlaborantino Sanja Janković titolita "Tomo Maretić na raskrižju filologije i jezične politike" kaj ĝia Esperanta traduko "Tomo Maretić en interkruciĝo de filologio kaj lingva politiko", kiu okazos la 15-an de marto 2016 je la 19h15 en la ejo de Societo de universitataj instruistoj en Zagrebo, Hebrangova 17/I. Pri la libroj parolos prezidanto de UZE Radenko Milošević, la recenzantoj prof. d-ro sci. Dubravka Sesar kaj prof. d-ro sci. Mario Grčević, la aŭtoro kaj lia kunlaborantino.
Bonvenon al ĉiuj!

Image