Lingvo latina estis kroata Esperanto |
Verkita de Radenko Milošević | |
26/11/2008 | |
REPRESITA ARTIKOLO ZEL-ano, n-ro 12, j.1988 Vere, latina lingvo estis kroata Esperanto kaj fenestro per kiu sciencistoj kaj verkistoj kroataj eniris Eŭropon en 16-a jarcento (kaj pli frue). Komencu ni kun kelkaj elkoraj plorgutoj, ĉar malgraŭ ioma reeĥo tamen pasintjare (rimarko: ĉi tiu artikolo estas origine skribita en la jaro 1988) iel preskaŭ silente kaj senĝene preterjarcentis nia kaj monda jubileo de unu eminentulo - du jarcentoj pasis post la morto de Josip Ruĝer Boŝkoviĉ (aŭ Josip Ruĝer Bošković, 1711-1787). Nome, sen la lingvo latina revoluciaj ideoj de la granda filozofo kaj natursciencisto restus nekonataj mondvaste. Li publikigis tion en la majstro verko: „Theoria philosophiae naturalis“ (Teorio de natura filozofio), en la jaro 1758. Por li Nobelpremiito Werner Heisenberg diris:"Li konstruis fundamentojn de moderna kompreneblo de materia strukturo!", kaj Friedrich Nietzsche opiniis pri lia terorio, ke ĝi estas „la plej granda triumfo super sentumoj, kiuj ĝis nun surtere atingita estis“. Ŝtonet' post ŝtoneto, perl' post perlo revenu ni al la komeco ĝis la siatempa „lingvo internacia kroata“ – la lingvo latina. Latinskribita estis ne nur multaj amversoj alflugantaj de Ibnjat Ĝurĝeviĉ (Ignjat Đurđević, 1675-1737), sed per tiu lingvo li atribuis suspektindecon al Homera aŭtoreco de la „Iliado“ kaj „Odiseo“. Sen latina lingvo neimagebla estus grandega kaj valorega laboro de Pavao Ritter Vitezoviĉ (Pavao Ritter Vitezović, 1652-1713), kies historiografia, lingvistika kaj kultura historia sfero de lia laboro ampleksas unu bibliotekon. Per latina lingvo siajn famajn verkojn skribis tn. patro de kroatia hstoriografio, Trogirano Ivan Luĉiĉ (Ivan Lučić, Johannes Lucius, 1604-1671). Lia kritika verko "De regno Dalmatiae et Croatiae“ (Pri reĝlando de Dalmatio kaj Kroatio) estis publikigita en Amsterdamo en la jaro 1665. |