Libroapogo al Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj
Verkita de Josip Pleadin   
09/01/2009

ImageSes bibliotekoj ricevis subvenciojn de Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen je la suma valoro de 1250 eŭroj. La subvencioj estas donataj kiel libroj laŭ la dezirlistoj, kiujn la bibliotekoj sendis kun siaj petoj. Per decido de la estrarano de UEA pri kulturo Claude Nourmont kaj ĝenerala direktoro Osmo Buller estis subvenciitaj la librokolektoj de Srilanka Esperanto-Asocio (265 eŭroj), Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj (Kroatio; 260 eŭroj), Centro Internacia de Esperanto (Madagaskaro; 200 eŭroj), Esperanto-klubo de Elec (Rusio; 190 eŭroj), Triesta Esperanto-Asocio (Italio; 175 eŭroj), kaj Esperanto-Biblioteko de Limogio kaj Okcitanio (Francio; 160 eŭroj). Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj kandidatis por la subvencio favore al Dokumenta Esperanto-Centro (DEC).

Komence de januaro la libroj el Roterdamo atingis kaj grave pliriĉigis la kolekton de DEC.