Obstine antaŭen!
Verkita de Admin   
02/07/2009

ImageKaraj vizitantoj, legantoj kaj uzantoj de la Portalo Zagreba Esperantisto,

post duonjara paŭzo, pro kiu ni petegas pardonon de vi ĉiuj, la Portalo Zagreba Esperantisto, kun refreŝiĝinta energio kaj plifortiĝinta entuziasmo de siaj iniciatintoj kaj prizorgantoj, daŭrigas sian rolon de, laŭeble, pli viva kaj pli vigla oficiala retejo de Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj. La Portalo Zagreba Esperantisto restas ankoraŭ la sola kroatia Esperanto-retejo kiun la vizitantoj povas ne nur rigardi kaj legi, sed en kiu ĉiu Esperanto-parolanta bonvolemulo - preta estiĝi registrita uzanto de la portalo - povas laŭdezire, rekte kaj sencenzure, partopreni. La Portalo Zagreba Esperantisto daŭrigos grupigi laŭble pli da enretigitaj kroatiaj esperantistoj kaj amikoj de Esperanto. Kompreneble, daŭre bonvenegaj estas ankaŭ esperantistoj dise tra la tuta mondo interesiĝantaj pri Zagrebo kaj Kroatio kaj pri la vivo kaj aktivado de zagrebaj kaj kroatiaj esperantistoj.