La franca profesoro inventis novan lingvon
Verkita de Nada Gollner   
09/07/2009

REPRESITA ARTIKOLO

ZEL-ano, novembro  1989, paĝo 202

LA SOLA REEĤO RILATE LA TEKSTON PRI UROPI

La franca profesora Joël Landais, la inventinto de la lingvo de Eŭropa Unio nomata UROPI, antaŭ dekkvin jaroj entreprenis tiun projekton, kaj krom la gramatiko, kiu estas la plej simpla, li kreis la vortaron kun dekkvin mil vortoj. Li elektis plimulton el la eŭropaj vivantaj lingvoj en preskaŭ sama formo. La plej multajn vortojn Landais prenis el la latina (30 procentojn) kaj greka (30 procentojn), el slavaj lingvoj (20 procentojn), kaj la reston el nordiaj lingvoj.

Onidire: se iu bona konanto de pluraj eŭropaj lingvoj ŝercus miksante vortojn kaj formojn de la hispana kun la germana, itala kun la angla aŭ la franca kun la ĉeĥa, li certe havus Uropi. Laŭdire, tiu lingvo povas esti komprenata sen aparta lernado. Oni certigas, ke ni estas devigataj paroli Esperanton ĉar ni malbone konas multajn eŭropajn kaj aliajn lingvojn! Pro tio ni bezonas Esperanton!

Nun ekzistas nur unu sola Uropi-rondo kun profesoroj kaj lernantoj de mezlernejo (en Illiers-Combray, Francio).

Estas ankaŭ tre interese, ke rusoj amase skribis pri la nova lingvo kaj Landais ricevis pli ol dek mil leterojn de la legantoj de “Pravda”. Ili estas plejparte junaj homoj, kiuj kredas per Uropi pli facile lerni la necesan minimumon de kelkaj eŭropaj lingvoj, sen kio ne povas ekzisti komunikiĝo en la mondo.

Tia situacio estas signo de kultura malkontenteco de la eŭropanoj kiuj devas interkompreniĝi, kaj kiuj ne deziras la agresemajn, tiel nomatajn, grandajn lingvojn. Estas menciinde, ke francoj malbone parolas fremdajn lingvojn. Angloj surpriziĝas ke nin ĉirkaŭas multaj vortoj (ekzemple: software, walkman) pri kiuj ili ne scias la originan signifon. La hispanan lingvon (kiu estas la oficiala lingvo de UN) lernas nur kvin procentoj da lernantoj en eŭropaj mezlernejoj. Indonezio kreis jam nun “la propran” novan lingvon.

(Informo el ,,Vjesnik”)
Dr. Nada Gollner, FES Zagreb