Zamenhofaj Esperanto-objektoj (zeo-j) en Kroatio
Verkita de Josip Pleadin   
12/07/2009

ImageLa libro “Monumente pri Esperanto” de Hugo Röllinger (UEA, 1997, redaktita de Thomas Bormann) mencias la jenajn ZEO-jn en Kroatio:

KOPRIVNICA: Z-Monumento (1950)
KORČULA:  Marinko-Gjivoje-Strato (1996)
OSIJEK: E-Parko (?)
OSIJEK: E-arbo (1985)
SELCE:  E-Pensiono (1930)
SLAVONSKI BROD: E-Strato (1961)
ZAGREB: Z-Strato (1953)
ZAGREB: Slavko-Ježić-Strato (1996).

Tiu listo, farita antaŭ pli ol unu jardeko, jam tiam ne estis aktuala, kaj des pli nuntempe oni devas draste revizii ĝin. Surbaze de niaj scioj, jen la aktuala stato de la supre menciita listo:

KOPRIVNICA: Z-Monumento (1950) - Entute ne temas pri la urbo Koprivnica en Kroatio, sed pri la ĉeĥa urbo Kopřivnice (vidu en la sama libro la paĝon 34).

 KORČULA:  Marinko-Gjivoje-Strato (1996) - La strato estas proklamita memore al la konata korĉulano, samtempe esperantisto. Ĝi ekzistas ankaŭ nuntempe.
OSIJEK: E-Parko (?) - La parketo ekzistis, sed oni ne scias precize kiam ĝi estis proklamita. Nuntempe ĝi jam ne plu ekzistas kaj ne nomiĝas tiel.
OSIJEK: E-arbo (1985) - Sur malnova foto mi trovis s-inon Emilja Lapenna kiu plantas tiun arbon, sed kia estas la stato de tiu arbo nuntempe, mi ne scias.
SELCE:  E-Pensiono (1930) - La nuntempa moderna pensiono funkcias sub la nomo “Hotel Esperanto” (3-stela), kaj ĝi estas posedata de neesperantista familio Horvat. Plurloke tra la urbeto estas vojmontriloj kiuj signas direkton al la hotelo.
SLAVONSKI BROD: E-Strato (1961) - Laŭ la aktuala urbomapo, tia strato ne plu ekzistas.
ZAGREB: Z-Strato (1953) - Tiu strato ekzistas ankau hodiaŭ.
ZAGREB: Slavko-Ježić-Strato (1996). - La strato estas nomita laŭ esperantisto el la pionira epoko komence de la 20-a jarcento. Ĝi ankorau ekzistas.

Laŭ mia opinio, la listo de ZEO-j devus aspekti jene (kun eblaj postaj aldonoj, se ni trovas ion alian):

ĐURĐEVAC: Tombmonumento kun Esperanta teksto (?)
KORČULA:  Strato Marinko Gjivoje(1996)
KRIŽEVCI: Tombmonumento kun Esperanta teksto (?)
NAŠICE: Strato Mavro Špicer (2007)
OPATIJA: Tombo de Marija Pilepić, la unua esperantistino en Kroatio (?)
OSIJEK: Esperanto-strato (2008)
RIJEKA: Esperanto-domo (?)
RIJEKA: Memortabulo al “Adriatika Ligo Esperantista” (2007)
SELCE:  Hotelo Esperanto (1930)
ŠIBENIK: Memortabulo en la tombejo dediĉita al Ivo Lapenna kaj lia dua edzino Ljuba Knjažinskaja (1987)
VARAŽDIN: Starto Božidar Vančik (?)
ZAGREB: Zamenhofa Strato (1953)
ZAGREB: Memortabulo “Kroata Esperantisto” (1989)
ZAGREB: Slavko-Ježić-Strato (1996)
ZAGREB: Monumento “La Futuro” (2001)

La fotojn bonvolu rigardi en nia foto-albumo.

Ĉiuj estas petataj kompletigi la liston.