Kiu estas konektita? |
Estas 1 vizitanto konektita(j) |
Kiu estas en babilejo? |
Momente neniu estas en babilejo
|
|
ESPERANTISTOJ DE BJELOVAR AL SIA URBO – LA KVARAN FOJON EN 2016 |
Verkita de Zdenka Polašek |
24/06/2016 |
Bjelovara esperantista societo invitas vin partopreni jam la kvaran renkontiĝon "Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo", kiu ĉi-jare okazos dimanĉe, la 23-an de oktobro, kiel esperantista kontribuo al la festado de Tago de la urbo kaj solenado de la 260-a datreveno de urbo Bjelovar.
La programo de la ĉi-jara aranĝo estos tradicie riĉa, kaj la ĉefa programparto estos dediĉita al mondvojaĝanto, esploristo, humanisto, esperantisto kaj amiko de bjelovaraj esperantistoj Tibor Sekelj. ...
|
|
MODESTULOJ FORPASAS SILENTE STANKO RUKELJ (1944-2016) |
Verkita de Josip Pleadin |
24/06/2016 |
Kun granda malfruo mi eksciis, ke la 25-an de januaro 2016 en Majerje apud Varaždin (Kroatio) forpasis nia samideano STANKO RUKELJ (1944-2016). La enlanda esperantistaro nesufiĉe konas la laboron de tiu tre modesta esperantisto, kiu neniam akcentadis siajn multnombrajn servojn kaj laborojn por Esperanto-movado. Li aktivis senbrue, sed pasie, kaj ni memoros lin pro lia aparta bonanima kaj kvieta karaktero. Ĝuste pro tiuj homaj kaj esperantistaj kvalitoj ni ne rajtas forgesi lin.
Li naskiĝis la 18-an de aprilo 1944 en Majerje, kie li pasigis la tutan vivon. Dum multaj jaroj li tre sukcese okupiĝis pri bovinbredado en la familia bieno. Sed liaj interesoj estis pli vastaj: li estis tre sperta komputilisto kaj kapabla esperantisto. La intereson pri Esperanto ...
|
|
IMPONA MEDICINA VORTAREGO |
Verkita de Josip Pleadin |
24/06/2016 |
Se aperas librego kun 3.200 paĝoj, kiu enhavas Esperanton, ĝi nepre devas elvoki intereson ne nur de la Esperanta, sed ankaŭ de la scienca kaj faka publikoj. Kaj ĝuste tia evento okazis en Kroatio. Post multaj sciloj kaj haribdoj, ĉe la eldonejo “Marka” en Velika Gorica, aperis OKLINGVA MEDICINA ENCIKLOPEDIA VORTARO, impona faka vortarego, kiu krom en la latina, kroata, angla, germana, franca, itala kaj hispana, samrange prezentas la medicinajn terminojn ankaŭ en la Internacia Lingvo Esperanto. Ĝia aŭtoro ...
|
|
Kvar societoj kune organizos INTER-FEST-on en Bjelovar 2017 |
Verkita de Radenko Milošević |
07/06/2016 |
INTER-FEST estas novtipa Esperanta kultura festivalo, kiun kune organizos Bjelovara Esperantista Societo (DEB), Dokumenta Esperanto-Centro (DEC) el Đurđevac, Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj (UZE) kaj Unuiĝo de Prelegantoj de Esperanto (UPE) el Zagrebo.
|
|
LIBROPREZENTOJ EN ZAGREBO |
Verkita de Josip Pleadin |
15/03/2016 |
La Zagreba lingvistika rondo kaj Unuiĝo de zagrebaj esperantistoj (UZE) invitas vin partopreni la publikan prezenton de la kroatlingva verko de prof. d-ro sci. Velimir Piškorec kaj lia kunlaborantino Sanja Janković titolita "Tomo Maretić na raskrižju filologije i jezične politike" kaj ĝia Esperanta traduko "Tomo Maretić en interkruciĝo de filologio kaj lingva politiko", kiu okazos la 15-an de marto 2016 je la 19h15 en la ejo de Societo de universitataj instruistoj en Zagrebo, Hebrangova 17/I. Pri la libroj parolos prezidanto de UZE Radenko Milošević, ...
|
|
DINKO MATKOVIĆ (1925-2016) |
Verkita de Josip Pleadin |
25/02/2016 |
La 24-an de februaro 2016 en Split forpasis en la 91-a vivojaro Dinko Matković, la lasta esperantisto el la adriatika insulo Hvar. Dinko Matković naskiĝis en Vrboska (insulo Hvar) la 10-an de junio 1925. Li diplomiĝis en la Supera pedagogia lernejo en Zagrebo, kaj kiel instruisto postenis en diversaj urboj. Al lernantoj li instruis la anglan lingvon, sed ekde 1946, kiam li aŭtodidakte ellernis Esperanton, la Internacia Lingvo fariĝis lia ĉefa temo por la tuta vivo kaj li instruis ĝin al lernantoj el Dubrovnik kaj Jelsa. Kun siaj lernantoj li partoprenis en la internacia lerneja korespondado “Grajnoj en vento”. Li estis membro de Esperantaj societoj en Zemun, Zagrebo, Dubrovnik kaj Split, en Dubrovnik eĉ societa prezidanto.
|
|
MONATA KUNVENO KUN INTERESA PROGRAMO |
Verkita de Radenko Milošević |
15/02/2016 |
En la nova kunvenejo de UZE en Zagrebo, Radnički dol 1, la 13-an de februaro 2016 okazis monata kunveno kun riĉa programo. Je la 10h00 okazis mallonga kunsido de la reprezentantoj de kvar societoj (Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj, Unuiĝo de Prelegantoj de Esperanto, Dokumenta Esperanto-Centro kaj Bjelovara Esperantista Societo), dediĉita al intersocieta kunlaboro. Unu horon poste komenciĝis la programo, kiun ĉeestis trideko da personoj. Komence la prezidanto de UZE, Radenko Milošević, salutis la gastojn, ...
|
|
ENHAVO DE “ZAGREBA ESPERANTISTO” n-ro 2-3 (32-33) 2015 |
Verkita de Radenko Milošević |
10/02/2016 |
*** Resumo
Radenko Milošević: UZE havas novan kunvenejon
Josip Pleadin: Regula jarkunveno de UZE
*** Kroataj esperantistoj bezonas KRESKO-n
Josip Pleadin kaj Anton Mihelič: IAER - slovena-kroata renkontiĝo
Nicole Else: Mankis io por entuziasmigi min
Redakcia kompilo: Historio de la Esperanta literaturo
Davorin Jurač: Bogračfest en Lendava
*** Lingva kafejo en Zagrebo
*** Foiro de asocioj en Karlovac
*** Bibioteka apogo Bachrich al DEC
Luiza Carol: Rakonto pri maturiĝo kaj plifortiĝo
Redakcia kompilo: Scienca studo pri la kroata lingvisto Tomo Maretić
Zlatoje Martinov: Delikata emocieco kaj duonkaŝita dramo
...
|
|
RAPORTO PRI LA LITERATURA KONKURSO "IVO ROTKVIĆ" 2015 |
Verkita de Zdravko Seleš |
17/01/2016 |
En 2014 Unuiĝo de zagrebaj esperantistoj renovigis la Literaturan konkurson “Ivo Rotkvić”, kiu estis sukcese organizita ankaŭ 2015. Ĝia tasko estas daŭrigi la tradiciojn de la antaŭa samnoma konkurso de Zagreba Esperanto-Ligo, kaj ĝi okazas en kvar branĉoj:
- originala poezio
- originala prozo
- tradukoj el la kroata
- tradukoj el aliaj lingvoj
|
|
Kalendaro 2016 – Esperanto |
Verkita de Radenko Milošević |
06/01/2016 |
Dank' al s-ro Francoise Noireau per s-ino Marija Jerković ni ricevis eblecon prezenti al nia kroatia esperantistaro kaj al legantoj de nia kaj retejo kaj gazeto „Zagreba esperantisto“ – belegan kalendaron por 2016. Per la kalendaro oni povas lerni Esperanton kaj eĉ printi ĝin!
Ĝuu en la Novjaro lernante Esperanton per la kalendaro!
|
|
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 Posta > Fino >>
|
Rezultoj 1 - 10 de 65 |
|
Vetero en Kroatio |
|
Zagrebo
---
|
|
|
Kurzo de kunao |
Hodiaŭa kurzo de kunao
10.08.2016 |
Meza
|
AUD |
|
1
|
5,153890
|
CAD |
|
1
|
5,114348
|
CZK |
|
1
|
0,276260
|
DKK |
|
1
|
1,003997
|
HUF |
|
100
|
2,405337
|
NOK |
|
1
|
0,796255
|
SEK |
|
1
|
0,786997
|
CHF |
|
1
|
6,848844
|
GBP |
|
1
|
8,741277
|
USD |
|
1
|
6,733945
|
EUR |
|
1
|
7,465925
|
PLN |
|
1
|
1,749280
|
|
Trafoj laŭ landoj |
|
28% |
United States |
|
10% |
Croatia/Hrvatska |
|
4% |
Russian Federation |
|
3% |
Ukraine |
|
3% |
Germany |
|
2% |
China |
|
2% |
France |
|
1% |
Poland |
|
1% |
Japan |
|
<1% |
Brazil |
|
<1% |
Netherlands |
|
<1% |
Sweden |
|
<1% |
United Kingdom |
|
<1% |
Italy |
|
<1% |
Latvia |
|
<1% |
Seychelles |
|
<1% |
Luxembourg |
|
<1% |
Serbia |
|
<1% |
Romania |
|
<1% |
Slovenia |
|
<1% |
Lithuania |
|
<1% |
Czech Republic |
|
<1% |
Israel |
|
<1% |
Hungary |
|
<1% |
Spain |
|
Statistiko |
Membroj: 20
Novaĵoj: 335
Ligiloj: 34
Trafoj: 4289727 |
IP adreso de vizitanto |
Kun ĉi tiu portalo vi estas konektita el IP adreso: 204.236.235.245 |
|