HO SONG EKSPOZICIOS EN KROATIO |
![PDF](/templates/ef_live2/images/pdf_button.png) |
![Printi](/templates/ef_live2/images/printButton.png) |
![Retpoŝti](/templates/ef_live2/images/emailButton.png) |
Verkita de Dokumenta Esperanto-Centro |
15/08/2013 |
![Image Image](/images/stories/hrvatska/ho%20song.jpg)
La 12-an de aŭgusto 2013 la pentraĵoj de sudkorea esperantisto-pentristo Ho Song, atingis Kroation. Transprenis ilin Josip Pleadin, la reprezentanto de Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac, kiu organizos ekspoziciojn en pluraj kroataj urboj. Tian eblecon anoncis "Zagreba Esperantisto" en sia numero 20 de decembro 2012. La intertraktadoj de Dokumenta Esperanto-Centro kun diversurbaj galerioj rezultis per pentraĵekspozicioj organizotaj en Bjelovar (en septembro 2013), Križevci (eventuale en majo 2014) kaj en Sisak (eventuale en oktobro 2013). La organizanto invitas Esperanto-societojn kaj esperantistajn aktivulojn, kiuj deziras ke la ekspozicio gastu ankaŭ en iliaj urboj, kiel eble plej frue sciigi tiun deziron al DEC:
La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin
La pentraĵoj restos en Kroatio proksimume ĝis la fino de aŭgusto 2014.
|