La 4--an de marto |
|
|
Friday, 4. March 2016, 08:00 - 17:00 |
Aŭtoro
La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin
|
Hits : 174 |
|
En la jaro 852 la duko Trpimir estis enĉizita en la ŝtono latinlingve: …pro duce Trepimiro, (esperante: pro duko Trpimiro), kiu subskribis la donacdokumeton al la episkopo Petro de Split. En la dokumento estis la unuan fojon menciita la kroata nomo en la hejmaj originoj. Trpimir nomigis sin mem “per la helpo de la Dio la duko de Kroatoj” (latine: dux Croatorum iuvatus munere divino") kaj nomigis “la duklandon la ŝtato de Kroatoj”. En la konata “Evangelistaro de sankta Marko” inter multaj nomoj de la tiamaj eŭropaj suverenoj estis enskribita kaj lia nomo kiel: sinjoro Trpimiro (latine: domno Tripimiro). Tiu totiolo apertenis en tiu tempo al la plej altaj eminentuloj eŭropaj. Gottschalk (Gotteschalchus), la germana teologo, kiu ricevis la azilon ĉe la duko Trpimir, nomigis sian dommastron “la reĝo de Sklavoj” (latine: rex Sclavorum), kio signifis la suverenecon de la duko, kaj ke li ne estis ies vasalo. Mencienda estas, ke en tiu tempo nur grandaj kaj fortaj popoloj, kiel Germanoj, Francoj kaj Angloj, ankoraŭ ne ekzistis.
|