La 7-an de marto |
|
|
Monday, 7. March 2016, 08:00 - 17:00 |
Aŭtoro
La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin
|
Hits : 167 |
|
Kroata banuso barono Josip Šokčević naskiĝis en Vinkovci, en la j. 1811. Kiel altranga oficiro akirinta rangon de generalhelpanto kaj submarŝalo, li akiris la plej altajn distingojn. Li estis t.n. la reĝa sekreta konsilisto, aŭstria barono, ĝisviva ŝtata konsilisto, anstataŭanto de la fama banuso Josip Jelačić kaj mem kroataslavonia banuso de 1861 ĝis 1867.
La banuso Šokčević insistis pri la nomo de Triunua reĝlando Slavonio, Kroatio, Dalmacio. Pro lia postulo al Kroatio estis redonita teritorio de Vojvodino. Dum lia regado estis akceptita decido pri fondo de Jugoslavia Akademio de Sciencoj kaj Artoj (la tiama nomo!) kaj akceptita la Teatra leĝo, kiu gravis pro financado de kroatia teatro. Nuntempa kroatia historiografio taksas banuson Šokčević unu el la plej meritaj kroatiaj banusoj de la 19-a jarcento, tuj post Josip Jelačić kaj samgravan kun Ivan Mažuranić.
Kiam Aŭstra Imperio akceptis aliancon kun Hungaroj, kaj kun ili sukbskribis kontrakton, kaj post la kronado de caro Francisko Jozefo por hungara reĝo kontraŭ la volo de kroatia parlamento, li postulis eksiĝon el la banusa funkcio. Tial pli poste li estis pensiita.
|