La 12-an de marto |
|
|
Saturday, 12. March 2016, 08:00 - 17:00 |
Aŭtoro
La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin
|
Hits : 237 |
|
En la j. 1537 la saman daton falis, post la multmonataj atakoj de Turkoj, la fortikaĵo Klis (apud la hodiaŭa urbo Split) kaj pereis sian vivon la kroata militestro Petar Kružić. La papan urbon, kiel ĝin nomigis sultano Sulejman la Granda, atakadis kaj sieĝadis nesukcese Turkoj jam de j. 1924. kaj eĉ ĉirkaŭigis Klison per du novkonstruitaj fortifikaĵoj. Tiel ili atendis la ĝustan momenton por konkeri la fortikaĵon. Petar Kružić per la helpo de novvenintaj kristanaj militfortoj atakis Turkojn, detruis du fortikaĵojn, sed tamen heroe pereis sian kapon. Klis-anoj, restitaj sen akvo kaj sen ilia kapitano, akceptis aferton de Turkoj pri libera foriro, se ili pace lasus la urbon.
Sur la apudtomba tabulo sub la altaro en la preĝejo de Dipatrino de Trsat, latinlingve skribas: „Tiu ĉi marmora tabulo kovras ostojn de Petar Kružić, kiun ho ve, mortigis Turkoj....La morto prenis korpon lian, la ĉielo spiriton, sed lian heroaĵon tra la mondo diskonigas la eternan gloron!“
Kroata verkistino Dragojla Jarnević mortis 1875. Ŝi apartenis al la plej elstaraj participintoj de la Kroata renaskiĝo, kies bildo ankaŭ estis presita sur la fama flugfolio pri Renaskiĝo. Progresema intelektulino kaj tre aktiva batalantino de la Iliria movado ŝi luktis por rajtoj de virinoj. Ŝia ampleksa kaj la plej valora romano estis „Dnevnik“ („Taglibro“) el 1832, kiu priskribis autobiografiaĵojn kaj notojn pri la politikaj eventoj. La romano estis publikigita apenaŭ en la j. 2000.
|