La 9-an de marto |
|
|
Wednesday, 9. March 2016, 08:00 - 17:00 |
Aŭtoro
La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin
|
Hits : 173 |
|
La „Kroata pragmatika sankcio“ (kroatlingve: Hrvatska pragmatička sankcija) nomiĝas la konkludo de Kroatia Sabor (=Kroatia parlamento), kiu estis proklamita en la jaro 1712. Per ĝi estas reguligita la demando pri heredaĵo de la kroata trono. Per tiu Sankcio Sabor permesis ke la kroatan kronon povas transpreni kaj porti ankaŭ la virina branĉo de la familianoj Habsburgo. Pli poste la „Pragmatika sankcio“ estis 19-an de aprilo 1713 akceptita en ĉiuj landoj de Habsburga imperio, ĉar la hungar-kroata reĝo Karlo ne havis viran posteŭlon. Tiel la reĝo solvis la problemon pri heredaĵa linio de la trono, per la virina posteŭlo. La reĝo Karlo la 3-a per propra letero dankis al Kroataj, „ke li kaj liaj posteŭloj por ĉiam gardos (kroatajn) rajtojn, privilegiojn kaj memstarecon ĉe propra leĝaro“!
Mencienda estas, ke tial la „Kroata pragmatika sankcio“ estis enskribita apud la aliaj elstaraj eventoj el la kroata historio en la origina enkonduka parto de la Konstitucio de Respubliko Kroatio.
|