La 15-an de marto |
|
|
Tuesday, 15. March 2016, 08:00 - 17:00 |
Aŭtoro
La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin
|
Hits : 78 |
|
Tarara-tago estas la 15-an de marto ĉiu jare. Tiam oni solenas kunecon inter Kroatoj kaj Maoroj en Nova Zelando. Tarara estas la maora nomo por Kroatoj kiuj komence de la 19-a jarcento loĝigis la nordajn bordojn de Nova Zelando. Tie ili penige dignis kauri-peĉon kun indiĝenoj – Maoroj. Tiatempe Maoroj perdis sian landon ene de Brita Imperio. Tiel ankaŭ estis kun multaj kroataj familioj, pro la aŭstro-hungara politiko en Kroatio kaj speciale en Dalmacio. Ili malriĉiĝis kaj migris al la Nova Mondo kaj al Nova Zelando.
Maoroj, indiĝenoj el Nova Zelando nomigis Kroatojn per la nomo la Tarara, pro ilia rapida parolado kaj ofta uzo de la konsonanto „r“! Kroatoj, venitaj en Novan Zelandon, edziĝis maorajn virinojn, tiel en Nova Zelando hodiaŭ ekzistas popolgrupeto, kiu nomiĝas la Tararoj. Oni povas vidi, ĉe eniro en iuj lokoj kun plimulto da Maoroj, bonvenigajn salutojn en tri lingvoj: maora “Haere mai”, angla “Welcome” kaj ankaŭ kroata: “Dobro došli”.
|