La 14-an de marto |
|
|
Monday, 14. March 2016, 08:00 - 17:00 |
Aŭtoro
La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin
|
Hits : 152 |
|
En la jaro 1835 la unuan fojon estis publikita en la deka numero de Renaskiĝa literatura gazeto „Matenstelo“(kroate per la tiama skrimaniero: Danicza horvatzka, slavonzka y dalmatinzka“), kaj la tekston „Horvatzka domovina“ (Kroata hejmlando) skribis Antun Mihanović. Dum la 19-a jarcento „Bela nia hejmlando“, apud la aliaj popolaj vekkantoj, estis kantita ĉe solenaj naciaj eventoj kiel unu inter naciaj vekkantoj kiun skribis Antun Mihanović: „Dio vivu“, „Ankoraŭ Kroatio ne pereis“, „Ni ja fratoj estas de ilira origino“...Okaze la ekspozicio de Kroatia-slavonia ekonomia societo en Zagrebo en la j. 1891 la unuan fojon oni muzikis kaj kantis „Bela nia“-n kiel kroatia himno.
Pli poste oni proponis al Kroatia sabor 1907, ke oni oficialigu aŭ publikigu la Belan nian hejmlandon“ kiel kroatian himnon. Sabor ne reagis, sed ĝi neoficiale iĝis la kroata nacia kaj ŝtata himno, kiun ani kantis post la Cara. Kiam 29-an de oktobro 1918 Kroatio ricevis, ne tro longan sendependecon, Sabor kantis „Belan nian hejmlandon“. La oficiala teksto de la himno estis fiksita 21-an de decembro 1990 en la artikolo 16-a de La leĝo pri emblemo, standardo kaj himno de Respubliko Kroatio kaj de standardo kaj lento de Prezidento de Respubliko Kroatio.
Kroata porinfana verkisto Mato Lovrak mortis en la j. 1974, en Zagreb. Li finis instruistan lernejon, kaj servis en multaj postenoj. Lovrak skribis fabelojn kaj speciale romanojn ligitajn kun liaj infanjaroj. Li skribis entute tridek librojn. Multaj liaj romanoj estis tradukitaj al fremdaj lingvoj, kaj ankaŭ du al esperanto: „La kamaradaro de Petro Nodeto“ kaj „Trajno en la neĝo“.
|