La 19-an de marto |
|
|
Saturday, 19. March 2016, 08:00 - 17:00 |
Aŭtoro
La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin
|
Hits : 85 |
|
Kroata verkisto, tradukisto, poeto kaj generalo Petar Preradović estis naskita apud Pitomača en la j. 1818. Ĉe la komenco li skribis germanlingve, kaj pli poste post la kontaktoj kun „ilirismaj adeptoj“, speciale Ivan Kukuljević Sakcinski, li revenis al sia „patrina“ kroata lingvo. Per siaj poemoj li plenkore deklaradis sian zorgon pri la kroata lingvo kaj hejmlanda amo. Lia unua poemo „Mateniĝo ardas, tagiĝos“ estis publikita en la unua numero de „Zora dalmatinska“ (Mateniĝo dalmatia), kiu estis la unua literatura kroatlingva gazeto de la Iliria renaskiĝo en Dalmacio.
Menciendas, ke la poemo de Petar Preradović „La nokta poemo“ estis presita en la lernolibro de Jean Borel: Vollstaendiges Lehrbuch der Esperanto ‑ Sprache (mit Übungen, Syntax und Proben aus Poesie und Prosa), 7. verbesserte Auflage, Berlin, en 1907:
N o k t a p o e m o
Ronde dancas helaj steloj
Sur ĉiela blua rondo.
Dancas nur mallaŭte, dolĉe,
Por ne veki nian teron.
Ĉar la tero estas laca
De la manoj laborintaj,
De l' piedoj iradintaj
Kaj de koroj, kiuj batis.
(Elkroatigis la poemon K. Koller)
|