La 13-an de marto |
|
|
Sunday, 13. March 2016, 08:00 - 17:00 |
Aŭtoro
La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin
|
Hits : 110 |
|
Petar Hektorović, la kroata renesanca poeto mortis en Hvar 1527. Li mem projektis kaj konstruis lian faman somerdomon-kastelon „Tvrdalj“ en la Malnova urbo de la adriatika insulo Hvar. Hodiaŭ, la kastelo estas unika kulturmonumento en Hvar. Lia poemo „Fiŝkaptado kaj fiŝista plendo“ (kroate: Ribanje i ribarsko prigovaranje) , estas la verko kiu montras nerompeblan rilaton inter la kroata parola kaj artista poeta kreado.
Đuro Basariček, kroata politiksto, juristo, publicisto naskiĝis en Zagrebo en la j. 1884. Li finis lernejon kaj studis juron en Zagreb, kaj doktoriĝis juron en 1907. En lia jurpraktiko li klopodis pedagogie influi al deliktuloj kaj dum la Unua modmilito li zorgis pri protekto de familio kies membroj kiel soldatoj pereis. Basariček savadis malsatajn geinfanojn, pli ol dudek mil, translokiĝinta ilin al pli fekundaj regionoj de Slavoni aŭ Podravino. Ankaŭ li koloniadis pasivajn partojn de Lika, Gorski Kotar kaj Hrvatsko zagorje.
Basariček estis, ekde la fondiĝo en la j. 1904, la membro de Kroata kamparana partio. Pro lia politika agado oni persekutadis kaj malliberigadis lin. Finfine, li apud la aliaj membroj de Kroata kamparana partio, estis murdigita en la ejo de Popola deputitaro en Beograd 1928.
|