Forpasis Adem Jakupović |
Verkita de Josip Pleadin | |
21/01/2013 | |
![]() Li parolis la anglan, germanan, italan kaj Esperanton, kaj pasive konis la hispanan. Esperantistiĝis en 1957, trapasis ekzamenojn A (1958), B (1963), C (1965) kaj estis membro de Esperanto-societo Zemun, ĝia komtiatano kaj prezidanto. Membro kaj komitatano de Esperanto-societo “Radomri Klajić” en Beogrado, membro de la LKK de UK en Beogrado (1973), membro de Esperanto-instituto de Serbia Esperanto-Ligo. Li estis teknika redaktoro de la “Antologio de serba poezio 1200-2000”. Partopreninto de Esperanto-laborbrigado en 1959 en Malošište apud Niš. Laste li estis prezidanto de la reformita Serbia Esperanto-Ligo kaj unu el la plej gravaj membroj de la novefondita Esperanto-societo “Nova Sento” en Beogrado, unu el la membroj klopodantaj akiri propran ejon por esperantistoj en Beogrado. Kroataj esperantistoj renkontis lin en la landaj Esperanto-kongresoj en Bjelovar, kaj laste pasintjare en Koprivnica. |